Diskuto:Albert Einstein

(Alidirektita el Diskuto:Alberto Ejnŝtejno)
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Kani in topic Alinomigo

La angla vikipedio donas aliajn datojn pri la vivo de Einsten Li estis svisa civitano sed estas plej konata pro sia germana origino, do je la komenco eble estus bone nomi ĝin nur "fizikisto"

Mi nomis lin "svisa fizikisto" ĉar li ne nur estis svisa civitano kaj rezignis sian germanan civitanecon, sed en Svislando ellaboris siajn teoriojn pri relativeco, lia plej grava laboro. Li ankaŭ estis usona civitano, sed tiu periodo de lia vivo estis malpli fekunda. Sed li ja estis civitano de la mondo, do la "svisa" ne estas fidinda priskribo. --Stefano KALB

ĵetkubi redakti

Ĉu la verbo ĵetkubi ekzistas? Mi vidas en PVE ke ĵetkubo jes, sed tio estas kubo kiun oni ĵetas, ĉu la verbo estus korekta kubĵeti? aŭ kubludi? F.R.

La vorto tute ne ĝenas min, sed mi ja ne povas trovi surretan uzadon de ĝi krom ĉe nia artikolo (nek de kubĵeti nek kubludi). "Ludas la ĵetkubojn" eble estus sufiĉe plaĉa kaj ĝusta? --Brion VIBBER

jes, kompreneble! FR, sed ke oni ne trovas iu ajn vorton sur la reto tio ne signifas ke oni ne povas ĝin elpensi laŭ la reguloj de la lingvo.


prononco redakti

Ie mi legis, ke la prononco de "Einstein" (ĉu Unuŝtono?) estas malsama laŭ la germana, jida aŭ usonangla. Ĉu indas doni plurajn eblecojn? -- Davidme 05:54, 22. Feb 2003 (UTC)

Kvankam li pasigis plurajn jarojn en Usono kaj ricevis la usonan ŝtatanecon, li tamen klare estas germandevena kaj origine germanlingva. Ĉar liaj prafamilianoj dum jarcentoj vivis en Ŝvabio kaj estis tre asimiliĝintaj al la germana kulturo, mi iom dubas ke li konsideris la jidan lingvon (kiun mi principe tre ŝatas, sed ne pri tio temas nun) sia lingvo. Do indiko pri la kutima prononco de lia germana nomo fare de averaĝa usonanglalingvano laŭ mi ne necesas en la teksto, kaj prononco en la jida (kiu estus "Albert Ejnŝtejn") laŭ mia impreso ankaŭ ne. Tio kiel malfrua respondo al la demando de antaŭ preskaŭ ses jaroj...

ThomasPusch 20:03, 20. Mar 2009 (UTC)

Neadekvataj kategorioj redakti

Nek vegetaranismo, nek agado kiel socialista politikisto estas menciataj en la artikolo. Kategorioj tamen nur (tre abstrakte) resumas la artikolan enhavon, vidu Helpo:Kategorioj. Do ili malobeas la regulojn de Vikipedio. Ĉu iu kontraŭos, se ni forstrekos la menciitajn kategoriojn? Helga Schneider 20:11, 3. Jan 2009 (UTC)

Mi ne pridubas, ke Albert Einstein estis kaj fizikisto kaj filozofo, kaj socialisto kaj vegetarano... Kaj mi samopinius kun la tekstoj kaj kategorioj en alilingvaj vikipediaj artikoloj pri li, ke li konsidereblas kaj germano kaj sviso kaj usonano. Do la kategorioj estas tute en ordo, sed la esperantlingva teksto manka. Mi ĵus (re)aldonis kategoriojn pri fizikisteco, filozoceco kaj vegetaraneco (ne jam pri socialisteco), antaŭ ol mi rigardis la diskutpaĝon. Sekve mi preferus oferti, ke mi provu trovi la tempon kompletigi la tekston (se neniu alia volontulas), ol ke forstrekiĝu la kategorioj...

Saluton. Mi trovis du referencojn pri la vegetaranismo de Einstein, kaj mi ne scias kie meti ilin (unu en la hispana, la alia angle):
History of Vegetarianism - Albert Einstein. Alirita 2007-06-11.
[1]
  1. Guía práctica de la dieta sana (página 61). España: Plaza y Janés, 2000. ISBN 84-226-8490-X.
Akhran| 22. Mar 2009

21:04, 22. Mar 2009: Aldonitaj iom magraj pluaj informoj, kaj ili ne jam plene pravigas la kategorion "filozofo". Sed jen almenaŭ io...)

Cetere: Kiel forigi la ruĝan averton paĝofine: - Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Einstein, Albert" anstataŭigas pli fruan defaŭlta ordiga ŝlosilo "Einstein, Albert" - ???

ThomasPusch 19:11, 22. Mar 2009 (UTC)

Leopold Einstein redakti

Ĉu li estis parenco de Leopold Einstein? Jujijo 07:18, 8. Sep 2010 (UTC)

Mi neniam aŭdis pri tia parenceco. La angla artikolo pri la familio ne mencias Leopold-on (nur samnomulon el la 18-a jarcento). Se parenceco ekzistus, certe iuj vaste propagandus ĝin, do kredeble ĝi ne ekzistas. La artikolo parolas pri "konfuzo", sed ne vere klarigas ĝin. Eble ĝi pli klare diru, ke tiu citaĵo ne estas de A. E. – Umbert' (diskuto) 12:11, 27 Dec. 2012 (UTC)

religia opinio redakti

Mi opinias ke la sekvaj citaĵoj el letero de Einstein al Erich Gutkind pri religio estas kaj pro la tempo kiam li skribis ĝin kaj pro la almenaŭ parta kontraŭdiro kompare al aliaj citaĵoj estas tre gravaj kaj nepre aldonindaj:

"La vorto Dio estas por mi nenio ol la esprimo kaj la produkto de homaj malfortecoj, la biblio estas kolekto de honorindaj, sed ja sufiĉe primitivaj legendoj."

"Por mi la nefalsita juda religio estas same kiel ĉiuj aliaj religioj enkarniĝo de la primitiva superstiĉo. Kaj la juda popolo, al kiu mi volonte apartenas kaj kun kies mentaleco mi profunde kunkreskis, por mi ne havas alispecan kvaliton ol ĉiuj aliaj popoloj. Laŭ mia sperto ĝi estas neniel pli bonaj ol aliaj homaj grupoj, kvankam ĝi pro manko de povo estas protektita kontraŭ la plej malbonaj elkreskaĵoj. Alikaze mi ne povas rimarki ion 'elektitan' je ĝi."

"Kompreneble estis mensogo kiun vi legis pri miaj religiaj konvinkoj, mensogo kiu estas ripetita sisteme. Mi ne kredas je persona dio kaj mi neniam negis tion sed klare eldiris tion. Se en mi estas io kiun oni povus nomi religia tio estas la senlima admiro de la strukturo de la mondo kiom nia scienco povas malkovri ĝin."

Fonto: Letero de la 3a januaro 1954 al la filozofo Erich Gutkind, kiu sendis al Einstein kopion de sia libro "Choose Life: The Biblical Call to Revolt“. Plena transskribo de la letero je reddit.com, Faksimilo de la letero antaŭflanko kaj dorsflanko.

Sunjo 18:40, 10. majo 2013 (UTC)

Alinomigo redakti

La sendiskutita alinomigo ne estas akceptebla. "Nomojn de ne-Esperantistoj, kiujn oni kutime ne Esperantigas ekster la Vikipedio, oni ankaŭ ne Esperantigu en la Vikipedio."Narvalo (diskuto) 18:16, 12 okt. 2019 (UTC)Reply

Mi samopinias. Mi vidas, ke tiu alinomigisto estas anonima kiu lasis neniun informon pri li mem. Plej verŝajne ankaŭ scias malmulte pri la etoso en Vikipedio. Krome estas multaj havendaj artikoloj, kie li faris tion kaj tio riskigas la liston.--kani (diskuto) 18:38, 13 okt. 2019 (UTC)Reply
Mi voĉdonas por la restarigon de la iama titolo, sed mi timas, ke tio ne eblas ĉar la iama titolo eble restis kiel alidirektilo, kaj krome mi timas riskon al la listo de havenda artikolo.--kani (diskuto) 18:43, 13 okt. 2019 (UTC)Reply

Havenda artikolo redakti

Mi plibonigis la artikolon ĝis pli ol 30 000 bitokoj. Nune ĝi estas en la plej alta kategorio. Mi uzis la anglalingvan version, tiel ke la pliampleksigo de la biografio venas nur ĝis 1921–1922: Forveturoj. Estontaj pliampleksigisto bv disvolvivgi tiun ĉapitron kaj de tie antaŭen.--kani (diskuto) 18:42, 13 okt. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Albert Einstein".