Diskuto:Alternativa Maldekstro

Alternativa Maldekstro redakti

Laŭ mia kompreno la germana Alternative Linke devus esti tradukita Alternativa Maldekstro kaj ne Alternativo Maldekstro, ĉar en tiu kazo la germana "alternative" estas adjektivo kaj ne substantivo.--Riŝo (diskuto) 19:10, 5 Maj. 2013 (UTC)

Mi tute konsentas meti la artikolon al titolo Alternativa Maldekstro kaj nur lasi alidirektigon de Alternativo Maldekstro, sed fakte lingve ambaŭ hipotezoj tute same eblas - kaj unuarigarde same ĝustas: Ĉu la germanlingva vorto "Alternative" estas substantivo aŭ adjektivo, estas nur demando de subjektiva interpreto. La pola vikipedia artikolo laŭ nuna stato tradukas la partion "Alternatywna Lewica" (adjektive), ne "Alternatywa Lewica" (subjektive), sed ĉu tio estas pruvo? Se germanlingve en partiaj dokumentoj foje uzatus la vorto "alternative" minuskle, tiam klarus ke sendiskute estus adjektivo, sed ĉar temas pri propra nomo, ĉiam uzatas majuskla unua litero... Tamen Alternativa Maldekstro anstataŭ Alternativo Maldekstro almenaŭ same ĝustas: Se oni profunde fosas en la partia retejo, troveblas frazoj kiel "Am 5. März 2011 hat der gesamtschweizerische Kongress der „Alternativen Linken – La Gauche – La Sinistra“ beschlossen, eine eidgenössische Volksinitiative zur Abschaffung der Pauschalbesteuerung zu lancieren." En ĝi la akuzativaj finaĵoj -n -n estas signo pri adjektiva kompreno de la unua vorto, alikaze devus esti "der gesamtschweizerische Kongress der „Alternative Linke – La Gauche – La Sinistra“"... Sed tio videblas nur post detala serĉado de partiaj dokumentoj, kaj eble estas kompromiso, ĉar al germanlingvano (konsideranta ambaŭ interpretojn) la dua vortumo subjektive sonas pli stranga: Mi ne nomus la version Alternativo Maldekstro "erara traduko, tuj forigenda", sed malpreferinda, kvankam unuarigarde tute samĝusta traduko - do mi metas alidirektigon al la titolo Alternativa Maldekstro kaj iom defendas la tekstoekkreinton Fundriver, kiu laŭ mi ne fuŝe komence proponis la variaĵon Alternativo Maldekstro... --ThomasPusch (diskuto) 09:12, 11 Jun. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Alternativa Maldekstro".