Diskuto:Bairikio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Laŭ PIV, la nomo estas Bairikio, kun i kiu mankas en ĉi tiu artikolo. Mi proponas, ke ĝi renomiĝu Bairikio. Ĉu iu malkonsentas, aŭ havas pruvon, ke la formo Bairiko ekzistas kiel ofta konkurenca formo? Alie ni tuj renomu ĝin. --N-k 13:16, 23 Mar. 2011 (UTC)

✔ Farite Mi alinomigis ĝin kun kelkaj fontoj. Tamen, al iuj pli plaĉas "Taravo".--Salatonbv (diskuto) 22:53, 26 Jul. 2013 (UTC)
suda Taravo ruĝe, norda Taravo flave
Ne nur "al iuj pli plaĉas", sed fakte temas pri malsamaj konceptoj. Taravo estas la tuta atolo, kiu laŭdire konsistas el 24 insuloj ĉene vicigitaj, el kiuj multaj estas interligitaj per digvojoj. Bairikio estas nur unu insulo el tiuj en Suda Taravo. En la dekstra anglalingva mapo, kiu bone distingas inter norda (flava) kaj suda (ruĝa) Taravo, povus aspekti kvazaŭ nur estus 12 insuloj, sed se oni bone rigardas en pli preciza mapo (ekzemple per guglo-mapoj), oni vidas ke ekzemple Betio kaj Bairikio, kiuj dekstre aspektas kvazaŭ unu insulo, fakte estas du, interligitaj per tia digvojo). Tamen mi ne bone scias, kiom rapide ŝanĝiĝos la atola aspekto, se plu la marnivelo kreskos... Ĉu entute indas fari esperantlingvajn artikolojn pri unuopaj insuletoj aŭ ĉu la artikoloj rapide dronos??? ThomasPusch (diskuto) 20:29, 17 sep. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Bairikio".