Diskuto:Bazo (kemio)

La sekcio "Diversaj difinoj" de ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Base_(chimie) » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5215222 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Base_(chimica) » el la itallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5213154 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Ĉu kunigi, ĉu ne kunigi redakti

Tlustulimu skribis ĉe Forigendaj artikoloj:

'La artikoloj traktas malsamajn, sed parencajn temojn. Se vi rigardas la intervikiojn, vi devus ekvidi, ke la kunigo ne estas bona ideo. En Bazo (kemio) estas traktata la tuta klaso de ĥemiaj kombinaĵoj, dum ke en alkalo nur estas traktataj tiuj, kiuj enhavas unu el la elementoj natrio, kalio ktp. resp. kalcio aŭ magnezio. Laŭ la unua difino de Nova PIV, paĝo 73, temas pri kombinaĵoj kun Li (Litio), Na (Natrio), K (Kalio), Rb (Rubidio), CS (Cezio), Fr (Francio), dum ke laŭ la dua temas pri "hidroksido de metalo kaj pli ĝenerale, substanco, iu, kombiniĝante kun acido naskas salon." Do, mi proponas, ke ni pli klare montru la diferencon inter la terminoj anstataŭ pli miksu ilin per nenecesa kunigo de la artikoloj. Ĥemio estis unu el miaj preferataj fakoj en la lernejo, eĉ se mi intertempe sufiĉe multe forgesis. Tamen mi havas librojn pri tio.'

Jes, certe laŭ la intervikiaĵoj la konceptoj ne estas identaj. Aliflanke la intervikiaĵoj de alkalo estas iom ĥaosaj: la itala intervikiaĵo estas it:Alcalinità, kies germana intervikiaĵo estas de:Alkalinität, sed la rekta germana intervikiaĵo estas de:Alkalien. alkalo havas ĉirkaŭ 40 intervikiaĵojn, it:Alcalinità havas nur 11. Laŭ mia impreso la koncepto de it:Alcalinità priskribas ion, kion kemiistoj jam sufiĉe longe konas, kaj el kio en la 20-a jarcento evoluis fizik-kemiaj konceptoj pri tio, kion priskribas la nuna bazo (kemio).
Sed antaŭ ĉio restas la fakto, ke NPIV diras pri la kemia signifo de "bazo" (11): "= alkalo". Kio povus esti pli klara ol tio? Por diferencigi inter du signifoj, kiujn NPIV identigas, mi ŝatus vidi alian fonton, kiu pravigas tion.
Umbert' (diskuto) 21:30, 1 Maj. 2013 (UTC)
Sal, ankaŭ mi ĉiam opiniis, ke "bazo" kaj "alkalo" estas puraj sinonimoj. Sed iom da serĉo montras, ke ŝajne ne ĉiu samopinias. Jen teksto de la universitato de Princeton:

In chemistry, an alkali (from Arabic: Al-Qaly القلي, القالي ) is a basic, ionic salt of an alkali metal or alkaline earth metal element. Some authors also define an alkali as a base that dissolves in water. A solution of a soluble base has a pH greater than 7. The adjective alkaline is commonly used in English as a synonym for base, especially for soluble bases. This broad use of the term is likely to have come about because alkalis were the first bases known to obey the Arrhenius definition of a base and are still among the more common bases.

Do mi nun inklinas ne kunigi. Plej bone estus korekti la intervikiojn, sed tio egalas al meti sian manon en vespan neston ... PaulP@diskkont 05:20, 2 Maj. 2013 (UTC)
Laŭ la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", el 1993, la terminoj "alkalo" kaj "bazo" estas tutcerte ne sinonimaj, sed kelkfoje tre similaj, almenaŭ laŭsence. La vorto "alkalo" laŭ ĝi estas tradukaĵo de la angla "alkali" kaj de la germana "Alkali", dum ke "bazo" estas tradukaĵo de angla "base" kaj germana "Base". Krome la libro mencias kelkajn devenajn formojn, nome:
  • alkaleco - angle "alkalinity", germane "Alkalinität" (Ĉu itale alkalinità?)
  • alkaligi - angle "alkalize", germane "alkalisch machen"
  • alkal-metalo (ankaŭ alkalio) - angle "alkali metal", germane "Alkalimetall"
  • alkala - angle "alkaline" kaj "basic", germane "alkalisch" kaj "basisch" (Do, nur ĉikaze la radikoj laŭsence miksiĝas iel. Sed mi dubas, ke tio sufiĉas por kunigo.)
  • baza - angle "basic", germane "basisch" (pH >7)
  • bazeco - angle "basicity", germane "Basizität"
Do, mi supozas, ke la difino en NPIV, paĝo 146 provas tro simpligi la aferon. Krome mi pensas ke "bazo" estas pli ĝenerala termino. Do, ĉiu oksido kaj hidroksido de alkalimetalo reagas baze. Sed ne ĉiu "bazo" estas hidroksido de tia metalo. Ekzistas ja ankaŭ bazoj el aliaj metaloj kaj eĉ organikaj bazoj, kiel ekzemple la bazoj en DNA, eĉ se tiuj estas ligataj al fosfora acido kaj tial ne plu reagas bazece. --Tlustulimu (diskuto) 20:10, 2 Maj. 2013 (UTC)
Bone, ni do ne kunigu, kaj mi malfaros la ŝanĝojn de "bazo" al "alkalo" en la teksto de la artikolo "bazo (kemio)". Kaj eble sub "etimologio" mi menciu, ke ni ne sekvas la simpligon de NPIV. – Umbert' (diskuto) 16:25, 5 Maj. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Bazo (kemio)".