Laŭ la vortaro PIV de 1970, la lando nomiĝas Bengalo, kaj la anoj koresponde bengalanoj. La vikipedia artikolo nun uzas la formon Bengalio, kaj laŭ gugla statistiko tiu landnoma formo nun pli oftas ol la tradicia formo Bengalo. En la Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto kaj ankaŭ la vikipedia Listo de landnomoj ne troveblas helpo, ĉar Bengal(i)o laŭ la nuna politika geografio ne estas sendependa ŝtato (sed kultura regiono en okcidenta Barato kaj en Bangladeŝo), kaj tial ne listiĝas. Mi ne kontraŭas iun ajn el la du variaĵoj, sed nur volus havi referencon, sur kiu bazo la origina formo "Bengalo" estis ŝanĝita al "Bengalio" komence de la 21-a jarcento, se tiel, kiel ŝajnas, estas. Evidente mi hejme ne havas la duan eldonon de PIV, kiu probable proponas la novan formon, sed eble iu ankoraŭ povas aldoni eblan motivon por la ortografia ŝanĝo.

Krome, se la lando vere nun nomiĝas Bengalio, la anoj koresponde estus bengaloj kaj en la artikola teksto necesus korekti la malnovan formon "bengalanoj" (samkiel la anoj de Anglio aŭ Svedio ne nomatas anglanoj aŭ svedanoj).

ThomasPusch 07:02, 30. Jul 2009 (UTC)

Laŭ PIV 2002 (NPIV) bengalo estas "(a)no de la ĉefa gento de (B)~io", do efektive la opinio de PIV rilate al tiu lando kaj ĝiaj anoj ŝanĝiĝis. Mi scias malmulte pri ĝi kaj nenion plian kapablas diri.
Umbert' 21:17, 30. Jul 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Bengalio".