Oni ŝanĝu "E-libro" al "bitlibro", laŭ la propono de S. Pokrovskij en "Komputada leksikono". En Esperantujo "E-" normale signifas "esperanto". Bitlibrojn (angle "e-books") oni legas per bitlegiloj (angle "e-readers").

Mi estas kontraŭ la ŝanĝo, ĉar mi ne vidas ian neceson, male: mi opinias, ke E-libro estas bona, klara, komprenebla esprimo, tute ne temas pri anglismo. "E-" ne nur signifas/u Esperanto; bonvolu vidi ekz. E-numero, E-lerno, e-gold, E-MIL, E-cigaredo kaj ne forgesu e@i ! Punktor 11:10, 16. Okt 2009 (UTC)
Ankaŭ mi estas por bitlibro. Tiu "E-" havas neniun sencon. Oni ja sendas retleterojn (ne E-leterojn), partoprenas retkursojn (ne E-kursojn); E@I estas ja siglo kaj tute ne rilatas al la temo. --Lohengrin (diskuto) 12:02, 15 Mar. 2013 (UTC)
@Punktor. Mi supozas, ke vi citas tute ne interrilatajn artikolojn.
Mi proponas la alternativan terminon "retlibro" apud "bitlibro" (estu titolo), ĉar tiu estas menciita kiel traduko de la angla "e-book" en la paĝo de komputeko. La formo "bitlibro" sonas iomete strange por mi. Tamen ĝi aperas ankaŭ en reta-vortaro.de. --Tlustulimu (diskuto) 12:26, 15 Mar. 2013 (UTC)

Jen la artikolo en ViVo: http://www.kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=507 —La komenton aldonis, sen subskribo, Lingvano (diskuto • kontribuoj) 14:58, 15 Mar. 2013

Sonas iomete strange por mi ne estas argumento. La nomo "retlibro" ne ekzakte prezentas la ideon de elektronika, komputila libro, ĉar ĝia ĉefa uzeblo estas tamen eksterreta --Lohengrin (diskuto) 15:09, 15 Mar. 2013 (UTC)
retlibro laŭ mi vere ne estas taŭga, samargumente kiel Lohengrin. Nuna situacio do jenas:
  • ReVo: bitlibro
  • Komputeko: bitlibro
  • ViVo: bitlibro, e-libro, retlibro
do ŝajne estas preferata bitlibro. Googe donas preskaŭ duoble pli multajn trafojn por bitlibro ol por retlibro (e-libro estas mistrafata pro uzado en aliaj lingvoj). Ĉiuokaze ni ja povus uzi longan formon: elektronika / cifereca libro kaj mallongigojn prezenti kiel alternativojn. --KuboF (diskuto) 18:27, 22 Mar. 2013 (UTC)

Mi ĵus iomete ŝanĝis la artikolon laŭ la preferata termino "Bitlibro" kaj poste alinomigis ĝin al tio. Krome mi korektis la koncernan paĝon ĉe Vikidatumoj, por ke la intervikiaj ligiloj funkciu denove. --Tlustulimu (diskuto) 11:03, 25 Mar. 2013 (UTC)

Dosierformoj de Kindle redakti

Kompreneble ankaŭ la dosierformoj de Amazon (mobipoketo, azw) estas xhtml-aj. La diferenco inter epub kaj mobipoketo estas la metodo de kompaktigo (zip/rle). MichaelL2008 (diskuto) 07:02, 1 Jun. 2013 (UTC)

e-libro redakti

Same kompreneble: La plej bona, vaste uzata kaj internacia formo estas "elektronika libro" = e-libro. Ĝi tute ne estas retlibro (ĉar ĝi ekzistas sendepende de interreto). "Bitlibro" neniel spegulas la koncernan objekton. "bito" havas difinitan signifon en komputiko kaj Esperanto. MichaelL2008 (diskuto) 07:02, 1 Jun. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Bitlibro".