Diskuto:Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

@Muelisto: Kara kolego, klare videblas via entuziasmo por la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Tio ne estas kritika rimarko: entuziasmo bonas. Mi tamen havus iom da petoj por la teksto, baze estas du: unue la unua aldona noto multege pli grandas ol la tuta artikolo. Tia disproporcio ne estas la ideo de referencoj aŭ notoj, kiu nur en unu ĝis tri, maksimume kvar tekstaj linioj donu iom la aldonaj informoj al la teksto, kiuj en la teksto mem ĝenus la tekstofluon. Mi supozas ke grandan parton de tiu unua aldona noto facile eblus transporti en la tekston mem. Kaj due temas pri la tro forta uzo de "dikaj, grasaj literoj" en la teksto, aparte en la ĉapitro pri konferencoj (kiu cetere verdire pli ĝustus en la teksto UMEA mem, tie ankaŭ estas ĉapitro pri la IMEK-kunvenoj, multfoje pli diskrete farita). Mi ne kontraŭaj ke ankaŭ ĉi tie en loka grupo de UMEA estas listo de la IMEK-oj, sed ne rajtas esti longa listo tiom nur el grasaj literoj, kiuj uzatas por forte altiri la atenton, kaj en la listo estas multaj ripetaj linioj, kiuj preskaŭ nur diferencas je numerigo kaj lokindiko. Eblas kiel en la antaŭa ĉapitro Kajeroj aranĝi la liston kun simplaj literoj kaj bulo komence de la linio, ekzemple jen

  • 20-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso - Nitra, Slovakio, 2016.

... kiel evidente estis ĝis la lasta, ankoraŭ ne reviziita adapto de vi. Tio forte preferindas: Imagu ke vi havas la rajton "grasigi" (do prezenti per grasaj literoj) 10 ĝis maksimume 20 vortojn en teksto, el ili kvar jam uzatas por la paĝotitolo Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo en la unua frazo. Kiujn vortojn vi elektus? Ankaŭ titoloj de kajeroj ne nepre devas esti en grasaj literoj, sed povas esti en klinitaj literoj, multe pli diskretaj, aŭ inter "citiloj". Kaj lastan komenton: Konsilindas post meto de internaj ligiloj, do meto de krampoj [[ ]] ĉirkaŭ vorto aŭ nomo, kontroli ĉu blua ligilo vere gvidas al la ĝusta temo. Ekzemple via ligilo István Hegyi gvidas al tute alia Iŝtvano. - vi sendube pensis pri István Hegyi (esperantisto). ThomasPusch (diskuto) 12:59, 2 jan. 2023 (UTC)Reply

PS: Ĉu vi hazarde scias kio okazis al la nun fuŝita nomo de bildo Budapesti Orvos Eszperantó Szakcsoport 2014 01.jpg en la informkesto? Kio estis sur la bildo? Ĉu la nomo nur estas misskribita ĉi tie aŭ ĉu ĝi elpreniĝis el vikipedio, ekzemple pro formalaj duboj ĉu la bildo havis sufiĉe liberan licencon? Se ne eblas anstataŭigi ĝin, necesus tute elpreni ĝin kaj rezigni pri bildo informkesta, kio domaĝus. TP
Reiri al la paĝo "Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo".