István Hegyi (esperantisto)

D-ro István HEGYI [IŜTva:n HEdji] laŭ hungarlingve kutima nomordo d-ro Hegyi István estis elstara, hungara pediatro kaj esperantisto, kreinto de la Medicina Esperanto-Fakgrupo de Veszprém (urbo), membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, la unua hungara distingito per la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) Shinoda Premio.

István Hegyi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1926 (1926-09-18)
en Győr
Morto 11-an de januaro 2023 (2023-01-11) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Vörösberény
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Albert Szent-Györgyi University of Medicine • Q900107
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Biografio redakti

Li naskiĝis la 18-an de septembro 1926 en urbo Győr kaj forpasis la 11-an de januaro 2023 en urbo Budapest. Li estis bazlernejano kaj gimnaziano en la Benediktana Gimnazio de urbo Győr ĝis fino de la lasta studjaro. Tiam li soldatiĝis en la jaroj 1944-1945. En la jaro 1940 la 2-a Viena Decido parton de Transilvanio redonis al Hungario. Lian patron, kiel policistestron oni translokis en 1944 en Transilvanion, en urbon Máramarossziget, kaj la tuta familio akompanis lin tien. Tiel okazis, ke István Hegyi vizitis la 7-an klason en la tiea Piarista Gimnazio. Kune kun lia nova amiko ili havis la samajn hobiojn, kiel radioamatorado, violonludo, desegnado, pentrado. En la gimnazio li lertiĝis en la lingvoj latina, germana kaj franca, kaj ankaŭ pri la rumana lingvo li trapasis ekzamenon. Poste li mem lernis la anglan lingvon ĝis legadkapablo.

En 1945, post la redono de norda Transilvanio al Rumanio lian patron oni denove translokigis en urbon Veszprém. Fine de la Dua Mondmilito István Hegyi rifuĝis el la militkaptiteco tra tri vivdanĝeraj situacioj. Hejme, en 1945 li abiturientiĝis en urbo Győr. Ankaŭ lia nova, transilvania amiko iris hejmen en la hungarian regionon Nyírség [njirŝEg]. De tiu amiko li ricevis pakaĵon kun 3 medicinaj lernolibroj kaj kun la informo, ke li lernas en la Medicina Universitato de urbo Debrecen. Ĝis tiam - pro sia larĝa interesiĝo - István Hegyi ne povis decidi pri sia estonta okupiĝo, sed nun ankaŭ li anoncis sin al la Medicina Universiato kaj ties Kolegio en Debrecen, kie li komencis siajn universitatajn studojn.

Malfeliĉe tiam la reĝimo de Mátyás Rákosi, nome la komunista partia prezidanto, eksigis la patron de István Hegyi. La okupiĝo de la patro ĉesis, li eĉ pension ne ricevis, la familio restis sen enspezo, tial István Hegyi devis forlasi la universitaton kaj labori en la Landa Sociasekura Instituto (OTI), kaj poste en la Nacia Banko. En la jaro 1951 li denove anoncis sin al la Medicina Universitato de Szeged, kie fine oni akceptis lin. En la jaro 1957 li ricevis sian kuracistan diplomon kaj poste baldaŭ edziĝis. Li komencis labori en la 150-lita Veszprém-Departementa Hospitalo, kie li poste pasigis 11 jarojn. Post la 11 jaroj en la infanhospitalo li trairis en la Departementan Sanitaran Sekcion, kaj iĝis ĉefo de la Patrin- kaj Infan-protektado. Tie li laboris 20 jarojn. En 1980 li fariĝis pensiulo. Poste li laboris plu en la Faklernejo Kozmutza por mense mezgrade difektitaj personoj. Li ricevis 14 distingojn de ŝtataj, sinadministraj, sanitaraj kaj militistaj organizoj. Li du-foje geedziĝis pro la frua morto de sia unua edzino. Ambaŭ geedzecoj estis tre bonaj. De la unua edzino naskiĝis du gefiloj. Lia filo laboras en la budapeŝta Infanhospitalo Heim Pál, kiel infankirurgo, dum lia filino laboras en la budapeŝta Infanhospitalo Bethesda, kiel infanneŭrologo. Li havas 6 genepojn, unu el inter ili estas kuracistino. En la jaro 2014 pro akcidento kaj aliaj problemoj li pasigis 10 monatojn en pluraj hospitaloj kaj rehabilitadaj institutoj. Malrapide li resaniĝis. Post transloĝiĝo al Budapeŝto lia filino helpas lin. En sia 93-a vivojaro (2019) li estas ankoraŭ tre aktiva: - li faris 350 paĝojn da desegnaj kaj tekstaj karikaturoj, 100 oleopentraĵojn, krome plurajn poemojn kaj kantojn. Ĉiutage li faras intensan, terapian gimnastikon. Li regule partoprenas kaj ekzemplodone riĉigas - per siaj prelegoj - la monatajn kunvenojn de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Por-esperanta agado de d-ro István Hegyi redakti

En 1964 lia bofrato, d-ro István Szerdahelyi konatigis al li Esperanton. Li komencis lerni tiun ĉi lingvon kaj rapide progresis, tiel li baldaŭ fariĝis prezidanto de la Esperanto Grupo en urbo Veszprém. Li verkis fakartikolojn por la Medicina Internacia Revuo. En la jaro 1973 la japana profesoro D-ro Hideo Shinoda fondis ĉiujaran premion por la plej bonaj, fakaj artikoloj aperontaj en tiu ĉi revuo. D-ro István Hegyi fariĝis la unua, hungara premiito, pro sia artikolo pri siaj novigaĵoj. Poste li aperigis 45 fakartikolojn en la Medicina Internacia Revuo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kaj 5 artikolojn en la Scienca Revuo de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE). Li estigis esperantlingvan, perleteran kontakton kun 9 landoj. El tiuj fine estiĝis reciprokaj, familiaj vizitoj. Li ĉiam donacis al la eksterlandaj vizitantoj po unu el siaj pentraĵoj. Li aranĝis la 2-an Konferencon de UMEA en 1987, en urbo Veszprém. Lia bofrato, Profesoro D-ro István Szerdahelyi kunportis lin en San Marinon. Tie pro la propono de Profesoro Szerdahelyi kaj pro la rekomendo de la Akademia Komitato de urbo Veszprém la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino akceptis lin ne nur kiel subtenanton, sed donis al li veran akademian membrecon pro liaj aktiveco kaj vivoverko. La Akademio nomumis lin Adjunkto-Docento. Post iom da tempo ŝajne ĉesis liaj kontaktoj kun la Akademio, Tamen, je lia granda surprizo, antaŭ nelonge la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino juĝis la plej bona lian artikolon inter la esperantlingvaj fakkomunikaĵoj de la lastaj 5 jaroj, tiel li ricevis la premion de la Akademio.