Diskuto:Budapeŝto

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

La jena paĝo estas kopio de http://www.hungario.hu/bp.html. Tio probable estus problemo kaj forviŝendas se ne la rajton oni ricevis. --Efaanes 12:45, 18. Jul 2010 (UTC)

La ekstera paĝo intertempe delonge ne plu ekzistas, jen arkivigo el la interreta arkivo de aprilo 2018. Kaj la vikipedia teksto intertempe ne estas kopio de la ekstera paĝo. Tamen, bonus pripensi, kie en la teksto oni eble daŭre gluiĝas al la eksa ekstera teksto. Kvankam dubindas ke la budapeŝtaj samideanoj kiuj siatempe publikigis la intertempe malaperintan eksteran tekston procesus kontraŭ la esperanta vikipedio, tamen ne decus bazigi tekston sur ekstera teksto de iu ajn, ne adekvate notante la fonton en la vikipedia artikolo. Se tiel estis ke iu kopiis ion de la ekstera teksto en vikipedion, ĉar konsiderante ke la vikia teksto jam en la 35-a semajno de la jaro 2005, kiam la esperanta vikipedio estis nur 3-jara, estis vikipedia artikolo de la semajno, signifas ke la vikipedia teksto estas malnova - kaj en la interreta arkivo eblas kronologie kompari, en kiu stato la ekstera teksto estis en kiu momento. Tion vere sondi, estus detektiva laboro, kiun evidente neniam ĝis nun pretis fari. Eble ankoraŭ troveblas volontulo por tiu tasko! ThomasPusch (diskuto) 21:50, 18 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Budapeŝto".