Diskuto:Candy Crush Saga

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Moldur in topic Redaktita

Lingva nivelo redakti

En la nuna stato (4-a de oktobro 2020), la teksto de la artikolo estas absolute ne akceptebla. Evidente temas pri fuŝa, komputila traduko el la angla Vikipedio, kiu malgraŭ kelkaj lingvaj poluroj ankoraŭ enhavas gravegajn lingvajn erarojn. Inter ili: gravegaj mistradukoj (matĉo, Reĝo, estraro, moveblaj, disputo, ...), netradukitaj anglaj vortoj (gameplay, gameboard, and, whenever, ...), rompoj kontraŭ baza gramatiko, evidentaj miskomprenoj de la originala teksto, ktp. Eventuale la teksto povus servi kiel krudmaterialo por permana prilaborado, sed en la nuna formo ĝi ne aperu en Vikipedio.

Mi proponas lingve plibonigi la komencan parton kaj komplete forstreki la (longan) reston, ekzemple kiel mi faris ĉi-sube.

Sincere, Moldur (diskuto) 19:20, 4 okt. 2020 (UTC)Reply

Proponata plibonigo redakti

Candy Crush Saga estas senpage ludebla puzla videoludo, lanĉita de la malta videoluda kompanio King, unue en 2012 por Facebook; poste aliaj versioj por iOS, Android, Windows Phone, kaj Windows 10.

Ĝi estas variaĵo de ilia retumila ludo Candy Crush.[1]

Ludado redakti

En la ludo, ludantoj movas kolorajn bombonojn sur ludotabulo por kunigi grupojn de tri aŭ pli samkoloraj, forigante tiujn bombonojn de la tabulo kaj anstataŭigante ilin per novaj, kiuj eble povus krei pliajn grupojn. Grupoj de kvar aŭ pli da bombonoj kreas unikajn bombonojn kun pli grandaj tabulo-purigaj kapabloj. Ludotabuloj havas diversajn celojn, kiuj devas esti plenumitaj ene de fiksita nombro da movoj aŭ limigita tempodaŭro, kiel ekzemple certa poentaro aŭ kolektado de specifa nombro da speco de bombono.

Sukceso redakti

Candy Crush Saga estas konsiderata unu el la unuaj kaj plej sukcesaj uzoj de senkosta modelo, nomata angle "freemium"[2]. La ludo povas esti ludata tute sen elspezi monon, sed ludantoj povas ankaŭ aĉeti specialajn agojn kiuj helpas sukcesi en pli malfacilaj tabuloj. De tiuj aĉetoj King faras siajn enspezojn — ĉe sia pinto la firmao laŭdire gajnas preskaŭ 1 milionon da usonaj dolaroj tage[3]. Ĉirkaŭ 2014, pli ol 93 milionoj da homoj estis ludantaj Candy Crush Saga, kaj enspezo dum tri-monata periodo raportita de King estis 493 milionoj da dolaroj[4]. Kvin jarojn post sia eldono en poŝtelefonoj, la serio Candy Crush Saga ricevis pli ol 2,7 miliardojn da elŝutoj, kaj la ludo estis unu el la plej enspezantaj kaj plej ludataj poŝtelefonaj ludoj en tiu tempo. King poste publikigis tri rilatajn titolojn, Candy Crush Soda Saga, Candy Crush Jelly Saga, kaj Candy Crush Friends Saga kaj plejparto de aliaj poŝtelefonaj ludoj de la firmao sekvas la saman senkostan formaton.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Candy Crush at Games.com. Arkivita el la originalo je September 6, 2015.
  2. freemium estas angla kofrovorto el free = senpaga kaj premium = pagenda pliaĵo
  3. video "What makes this game so addictive?" en Youtube
  4. Why is Candy Crush Saga so popular? | Technology | The Guardian

Eksteraj ligoj redakti


Referencoj redakti

La artikolo enhavas amasego da referencaj ruĝaj problemoj. Pli bonos havi malpli da referencojn kaj ke ili estu bonaj.   JabieroKubo (diskuto) 01:58, 9 okt. 2020 (UTC)Reply

Redaktita redakti

Mi nun plibonigis, kiel mi supre proponis. Tiel ankaŭ la amasego da referencaj ruĝaj problemoj estas for. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:10, 9 okt. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Candy Crush Saga".