Diskuto:Centr-Afrika Respubliko

ĉu oficiala nomo? Kial ne Mez-Afrika?

Ĉar en multaj lingvoj, kiuj distingas inter "mezo" kaj "centro" (i. a. la slavaj), ĝuste "centra" estas elektita en traduko de la nomo. Slavik IVANOV 09:34, 19. Apr 2008 (UTC)

Bluigo redakti

Mi dediĉas min al bluigo de ligiloj ĉu per alidirektiloj ĉu per redakto de novaj artikoloj, kiel Ubangi-Ŝari, Francia Kongo, kaj mi bezonas tempon por Ekvatora Franca Afriko (en Ubangi-Ŝari), Libera Ŝtato Kongo, dezertiĝado kaj eble ankoraŭ alia. Se eblas, oni povas lasi iomete ankoraŭ tie la artikolon. Alimaniere mi prenos ĝin de la suba memoro.Mi supozas, ke gravas tiu bluigo kaj ne nur ampleksigo de la artikolo.--kani 16:04, 26. Apr 2008 (UTC)

Ĉu Centr-Afrika Respubliko aŭ ĉu Centr-Afriko? redakti

Karaj, mi ĵus rimarkis, ke la Listo de rekomendataj landonomoj de la Akademio de Esperanto - kiu ne estas sankta libro, sed certe prikonsiderinda fonto - subtenas la nomon Centr-Afriko. Ĉu laŭ vi tiu nomo estas uzinda ankaŭ ĉe ni, aŭ ĉu estas apartaj kialoj, por preferi la malpli sintezan esprimon Centr-Afrika Respubliko? Se oni timas miskomprenon inter la lando Centr-Afriko kaj la centra parto de la kontinento Afriko, tio ankaŭ veras pri Sud-Afriko. --WinstonSmith 12:42, 26. Maj 2010 (UTC)

Kial ne Centra-Afrika Respubliko, kiu estas pli bone alparolebla ol la formo centr-Narvalo (diskuto) 09:05, 3 Maj. 2012 (UTC)

Dum Eo onidire ne toleras la duoblajn konsonantojn kiel en vatto, oni preferas trioblan konsontanto-amasiĝon, apenaŭ elparoleblan.Narvalo (diskuto) 09:30, 3 Maj. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Centr-Afrika Respubliko".