Diskuto:Cifereca objekta identigilo

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch in topic

redakti

Jam pli longe ekzistis multaj ruĝaj ligiloj al kreinda teksto cifereca objekta identigilo, kiu evidente celas la saman temon. Eĉ en la referencoj de la nun kreita artikolo "Diĝita Objektidentigilo" paĝofine estas ruĝa ligilo al tia paĝo "cifereca objekta identigilo". Mi pensas ke el lingva vidpunkto la titolo "cifereca objekta identigilo" kun mallongigo COI kaj nur minuskloj pli taŭgas ol uzo de la plurfonte kritikata neologismo "diĝita" kaj uzo de du majuskloj. Ke tiam la angla mallongigo DOI diferencas de esperantlingva formo COI, estas prezo pagebla: ni ne tordu esperantlingvajn artikolajn titolojn nur por ke ili plej sklave kopiu la anglan lingvon. Mi do pledas por alinomigo de la artikolo "Diĝita Objektidentigilo" al cifereca objekta identigilo. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 19 Mar. 2013 (UTC)

@ThomasPusch, @pino, kaj @Eckhard: La redaktantoj de Vikipedio ne rajtas elekti novajn lingvaĵojn. La nomo de la artikola temo ja estas DOI.
Sede, se helpus ĝi vin, analizebla mallongigo ja eblas: DOI povus voli diri “DOI‑Objekta Identigilo” (aŭ “DOI‑objekta identigilo”), analoge al PHP (PHP Hiperteksto‑Preprocesoro). —LLarson (dirita & farita) 22:39, 28 maj. 2016 (UTC)Reply
Lingve, mi aprobas Thomas : cifereca objekta identigilo estas pli bone ol diĝita objektidentigilo. La unua titolo estis farita per maŝina traduko de WikiTrans, kiu ĉiam esperantigas titolon kaj ofte ne korekte. Por nia vikipedio ne estas rigida regulo, kiu malpermisas esperantigi titolon. Por la kutima uzo en artikolo precipe en referenncoj, mi opinas, ke nia internacia lingvo povu uzi internacian siglon. Vidu la malsamecon inter ŝablono {{Citaĵo el gazeto}} ekzemple Molekula maŝino kaj la ŝablono Lua {{libro}} ekzemple Glarea lozoyensis. --pino (diskuto) 14:01, 29 maj. 2016 (UTC)Reply
Je plua ĉerbumo, la angla lingvo ne estas klara. Oni devus kompreni Cifereca identigilo por objekto. Nur identigilo estas ĉifereca kaj objekta identigilo nenion signifas tie. pino (diskuto) 18:27, 29 maj. 2016
DOI ne estas "la nomo de la artikola temo", nur "la nomo de la artikola temo en la angla". Alilingvaj tekstoj rajtas transpreni la anglan nomon aŭ povas uzi propran nomon, laŭ lingvaj kutimoj. En Esperanto, esperantlingva nomo pli klaras ol anglalingva. Nenio eksterordinara. Kompreneble, "DIO-Objekta Identigilo" klarigus nenion ajn, daŭre ne klarus kio estas "DOI". Tiam eĉ "Diĝita Objektidentigilo" pli bonas. Sed la esperantlingva ekvivalento de "digital" ne estas "diĝita", sed "cifereca". Mi en la artikolo kritikus ne la titolon, sed ke restas ruĝaj ligiloj, kaj sume la temo ankoraŭ ne estas plene klarigata. Kompreneble la angla mallongigo "DOI" estu alidirektilo ĉi-tien, kaj klare ke anglalingvanoj povu simple salti al la angla teksto por anglalingva klarigo (alilingvanoj laŭdezire al koresponda alia teksto), sed esperantlingva termino estu laŭeble komprenebla sen konoj de aliaj lingvoj. Tiel simple. ThomasPusch (diskuto) 17:34, 29 maj. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Cifereca objekta identigilo".