Diskuto:Cisjordanio
Mi dubas ĉu la nomo "Cisjordanio" estas taŭga por Esperanto (kvankam mi vidas laŭ la intervikiaj ligiloj, ke ĝi jes uziĝas ekz. en la itala kaj portugala). Evidente ĝi ne estas neŭtrala: se vi difinas iun flankon kiel cisan kaj la alian kiel transan, vi evidente difinas je kiu flanko estas vi.
Do por tiu kiu troviĝas en la okcidenta flanko de Jordano, la okcidenta flanko ja estos Cisjordanio kaj la orienta Transjordanio; sed persono troviĝanta en la orienta flanko devas nomi ilin ĝuste male!
Mi preferas nomojn "Okcidenta flanko de Jordano" kaj "Orienta flanko de Jordano", ĉar ili ja estas geografie neŭtralaj kaj nenion diras pri la flanko de la parolanto.
Marteno --78.105.144.87 21:22, 21. Jan 2010 (UTC)
- Saluton, IPulo. Kion vi pensas pri "Okcidentjordanio"? --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 24 Mar. 2012 (UTC)
La flago de la araba ŝtato Palestino
redaktiThere was never a state called "Palestine".
EMP perkapa
redaktiKion signifas la akronimo EMP? Sj1mor (diskuto) 08:30, 18 okt. 2023 (UTC)
- Konjekteble, Enlanda Malneta Produkt(ad)o.
- Vidu Malneta enlanda produkto. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:03, 18 okt. 2023 (UTC)
Centro
redakti"Centro: Jeriĥo"
Kio tiu ĉi signifas? kio centro? geografia, politika, kultura?
Verŝajne forviŝota
Sj1mor (diskuto) 08:46, 18 okt. 2023 (UTC)
- Ankaŭ al mi tio ŝajnas tro malklara. Amike, -Filozofo (diskuto) 13:05, 18 okt. 2023 (UTC)