Diskuto:Clara Zetkin

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch

Mi ĵus indikis tiom ampleksan indikon pri prononco nur pro tio, ke en la paĝo Internacia tago de virinoj estis larĝa miskompreno pri ŝia prononco. La teksto ĝenerale reviziindas - ekzemple en la frazero "... plej agha parlamentano -en Reichstag - shi devis gratuli ..." mankas ligilo Reichstag (institucio) kaj eĉ esperantaj supersignoj. Ankaŭ la ruĝaj ligiloj pri naskiĝloko Wiederau kaj mortoloko Arĥangelszkoje simple fuŝiĝis: la naskiĝloko estis Königshain-Wiederau kaj pri la mortloko ekzistas artikolo nur en la rusa (ru:Архангельское (городской округ Красногорск), ukraina kaj ĉeĉena, nek en Esperanto nek en iu ajn alia lingvo, tial ekzemple la angla metas la nomon sed ruĝa ligilo, kiel normalan vorton,[1] kaj en Esperanto la "z" en "Arĥangelszkoje" ankaŭ misas. La rusa nomo indikas ke temas pri parteto de rusa urbo Красногорск, do Krasnogorsk - tio estus pli utila indiko, ol mencii urbokvartaleton, pri kiu en prskaŭ ĉiuj lingvoj mankas informoj. ThomasPusch (diskuto) 07:23, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

  1. Tamen en la lasta frazo de la angla teksto ĝi kaŝe ligas ĝin al samonoma palaco Arĥangelskoje, d:Q2861586. Eĉ la angla teksto ne rekte asertas ke ŝi mortus en tiu palaco: se estus fidindaj referencoj pri tio, oni povus aserti tion, sed nun ŝajnas ke nur estas iom misgvida ligilo. ThomasPusch (diskuto) 12:40, 6 okt. 2023 (UTC)
Reiri al la paĝo "Clara Zetkin".