Diskuto:Internacia tago de virinoj

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

La artikolo perdis sian statuso esti leginda - vidu tie. Post meto de eksteraj referencoj eblus rekandidatigi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 12:28, 24 feb. 2019 (UTC)Reply

Looking for help redakti

Hi,

I was looking for some small help.Recently I created a new article en:Kithaab i.e. es:Kithaab-a play about women rights issues- which has been copy edited and is ready for translation in various languages. Looking for your possible help in translating the article en:Kithaab es:Kithaab to your language wikipedia. If you are unable to spare time yourself then may be you like to refer the same to some other translator to get it translated in their own respective languages.

Thanking you , with warm regards

Bookku (diskuto) 15:42, 26 feb. 2019 (UTC)Reply

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 01:58, 4 dec. 2022 (UTC)Reply

Mi nun en la redakta historio trovas neniun ŝablonon "sen fontoj" por la tuta teksto. Kaj konkrete pri la dubinda ĉapitro pri "mito" la ĉapitra ŝablono estis tute trafa, ĉar la aserto en tiu frazo estis ege dubinda. Mi hodiaŭ matene forigis la tre strangan frazon, kun noto "Se la mito estas nur onidiro, kaj haveblas neniuj fontoj por apogi ĝin, ĝi foriru de ĉi tie." Kun tio ankaŭ la ĉapitra ŝablono "sen fontoj" estas for. Temo do solvita, kvankam mia noto de decembro 2022 ŝajnigas ke mi tiam vidis tutpaĝan ŝablonon. Sed nun mi ĉiukaze ne povas trovi ion tian. ThomasPusch (diskuto) 13:02, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

Misa indiko pri prononco redakti

La ĵus rimarkita malĝusta skribado de Clara Zetkin kiel «Klara' Zetkin'» (ne kiel prononcindiko en iu lingvo, sed kiel "esperantlingva nomo") plej nekompreneblas. Ŝi estis germanino kies ambaŭ nomoj ekzakte prononciĝas sur la antaŭlasta silabo, la familia nomo en la Internacia Fonetika Alfabeto estas [ˈtsɛtkiːn], do la fantaziaĵo «Klara' Zetkin'» indikus tute malĝustan impreson pri prononco (ankaŭ la tie ne donata informo, ke ŝi al la germana nomo transprenis la familian nomon de ŝia koramiko О́сип Це́ткин el Odeso, [ˈtsɛtkiːn], ne helpas pravigi akcenton sur lasta silabo: en la rusa la supersignoj sur la silaboj О́с- Це́т- klare indikas prononcon same sur antaŭlasta silabo). La misan skribadon enkondukis franca uzanto Pimskarabo jam la 8-an de marto 2014 kaj dum naŭ jaroj neniu rimarkis la eraron. En la franca, kie oni principe prononcas ĉiujn vortojn laŭ lasta silabo, tia "esperantlingva nomo" povus ŝajni ĝusta, sed jam la indiko ke la familia nomo komenciĝus kun sono [z-] estas nur angla misprononco de la vorto, kaj kial entute mencii anglan kaj francan misprononcojn de la vorto, aŭ hungaran aŭ volapukan??? -- Ŝi baze vivis en Germanio kaj Rusio, nur malpli ol ok jarojn restis en Parizo, do maksimume ruslingva misprononco de la origina vorto tolereblus. Kiel iuj naciaj lingvoj misprononcas iujn "fremdajn" vortojn, havu lokon en la respektivaj lingvoversioj de Vikipedio, do eventuale en la angla, franca, hungara aŭ volapuka branĉoj... ThomasPusch (diskuto) 06:47, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Internacia tago de virinoj".