Diskuto:Częstochowa
Ĉu ni movu tiun artikolon al Ĉenstoĥovo? Ja temas pri esperantigita formo de la urbonomo, sed ĉu ĝi estas pli kutima en Esperanto ol la pola? -- Robert Weemeyer 22:05, 15 Nov. 2011 (UTC)
Fono: La 15-an de novembro 2011 ekestis ekzakta kopio de la paĝo "Częstochowa" je nomo "Ĉenstoĥovo". Tiaj duoblaj artikoloj pri sama temo klare ne havas sencon. Tial en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj estis la sekva diskuto pri la duobla paĝo Ĉenstoĥovo:
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 22 Novembro 2011 22:48
- Artikolo
- Ĉenstoĥovo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Temas pri kopio de la artikolo Częstochowa, sed oni ne kopiis la redaktohistorion. Por movi artikolon ekzistas aliaj ebloj. Pri tio, ĉu oni movu ĝin, ni diskutu en Diskuto:Częstochowa.
- Uzanto
- Robert Weemeyer 22:04, 15 Nov. 2011 (UTC)
- Temas pri esperantigo de la rusa nomformo. Forigi!!! Narvalo 22:31, 15 Nov. 2011 (UTC)
- Por: Iketsi 01:48, 16 Nov. 2011 (UTC)
- Por: ni ne bezonas duoblajn artikolojn pri la sama temo. --Tlustulimu 09:36, 19 Nov. 2011 (UTC)
- Por: – ŝajne eĉ la aŭtoro konsentas. Sed povas resti pludirektilo. – Umbert' 18:23, 20 Nov. 2011 (UTC)
- Komento: Estas nun la 30-a de novembro, kaj la diskuto estas finita. Klare ke ni ne bezonas duoblajn artikolojn pri la sama temo. Sed Umberto pravas ke povas resti pludirektilo: la esperanta nomo ne nur estas esperantigo de la rusa ciril-literigo, sed ankaŭ la prononce plej proksima al la pola - neniu neas ke en Esperanto (samkiel interalie en la rusa) ne ekzistas litero "ę", sed "Ĉenstoĥovo" pli proksimas al la origina prononco ol "Ĉestoĥovo". --ThomasPusch 19:57, 30 Nov. 2011 (UTC)
PS: Se aperas bonaj argumentoj, kial la artikolo nomiĝu "Ĉenstoĥovo" kaj la pola nomo "Częstochowa" estu la pludirektilo, eblas pludiskuti ĉi-tie. Ĝis nun tiaj kialoj ankoraŭ ne esprimiĝis.