Diskuto:Daŭripovo

Ĉu daŭrivo kaj daŭrigebla disvolvo (PIV2002) estas la sama afero? Lingvano 16:25, 19. Apr 2006 (UTC)

Do, daŭrivo, daŭrigeblo kaj daŭripovo esprimas la saman koncepton. Daurigebla/daŭripova evoluo estas evoluo karakterizita de ĉi tiu koncepto. Marcos 00:14, 9. Nov 2006 (UTC)

Bv. ŝanĝi la titolon de la paĝo! redakti

Saluton, Marcos!ŭ Kompreneble estas tute normala afero en vivanta lingvo, ke nocioj nur iom post iom stabiliĝas, ankaŭ en tiu ĉi kazo. Tion ankaŭ pruvas la fakto, ke dum la lasta UK oni en diskutado ŝanĝis la nomigon de la ĉeftemo de "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo" al "...por daŭropova evoluigo". Mi pensas, ke ni akceptu la diskutrezulton, do la terminon daŭropova evoluigo. Oni ja same povas allasi aliajn vort(um)ojn por la sama afero, ekz. daŭropovodaŭrigeblo, eble eĉ daŭrivo, sed daŭripovo certe ne! Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto. Tio estas same netolerebla kiel siatempe la esprimo "nepagipova" por homoj en socialismaj ŝtatoj, kiuj ne disponis pri libere ŝanĝebla valuto. Do, bv. konsideri tion kaj renomu la paĝon, mi petas. Amike--Diddi 11:16, 9. Nov 2006 (UTC)

Vi ŝajne kritikas formojn, kiujn PMEG rekomendas. PMEG skribas ĉi tie ke "en kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aŭ DEV, oni normale uzas I kiel ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva".
Tion ankaŭ konfirmas gugloserĉo: pagipova: 168 trovaĵoj. pagopova: 92. Eĉ pli draste, ĝin konfirmas serĉo en la Tekstaro de Esperanto: pagipov: 24. pagopov: 6.
Mi konscias pri tio, ke dum UK oni elektis uzi "daŭropova" kaj ne "daŭripova". Tamen oni faris tiun ĉi elekton kontraste al la antaŭa elekto "daŭrigebla", kiu estis kritikata ĉar ĝi ne bone kaptas la signifon. "Daŭropova" kaj "daŭripova" same kaptas la signifon, do nun ne temas pri la taŭgeco laŭ la signifo de la elementoj, sed nur pri la taŭgeco laŭ gramatikaj reguloj. Ĉi tie ambaŭ formoj eblas gramatike, sed PMEG klare rekomendas la duan formon. Ĝenerale ni sekvas rekomendojn de PMEG en la Vikipedio (krom se estas forta kialo ne sekvi ilin). Do mi ankaŭ sekvis ilin ĉi tie. Marcos 13:52, 9. Nov 2006 (UTC)
Kial tia sterila diskutado ? Ĉu ni komprenas kiom bela estas nia lingvo, kiu permesas pacigi ĉiujn per uzo, kaj uzado, de la nur 16 fundamentaj reguloj de nia Moŝto sen aldoni centojn da novaj reguloj, kiujn oni trovas en PMEG kaj kiuj komplikas la fluan uzon de Esperanto, eĉ por uzantoj de ĝi de longe kiel mi? "Simple kaj sufiĉe" estus daŭrpovo, kiel ekzistas pri multe aliaj kunmetitaj vortoj; ekz. balotrajto estas klara por ĉiu por esprimi sendependante balotirajto-nbalotorajto-n.--DidCORN la 10-a de aŭgusto 2018, 10:44 (UTC)

La nomo estas ĝenerala. Ne specifa pri "disvolv(iĝ)o". redakti

Do, tiel devas esti la korespondaj ligoj al la ekvivalentaj terminoj alilingvaj: Ne al ekvivalentoj de "daŭripova disvolviĝo" sed al ekvivalentoj de "daŭripovo". Tial mi ŝanĝis tiele la ligojn al angla kaj hispana ekvivalentoj. --Luisgui

Reiri al la paĝo "Daŭripovo".