La artikolo diras "El ĉiuj manfingroj, la dikfingro estas … la plej mallonga." Eble mi estas nenormala, sed mi ne trovas grandan diferencon inter la longoj de miaj dikfingro kaj malgranda fingro. Kaj mi ankoraŭ neniam audis pri tiu fakto. Ĉu ni faru enketon? :-) – Umberto 14:03, 19. Jun 2005 (UTC)

Saluton.

Mi havas la saman dubon pri tio kiel vi. Ĝi estas pli longa on mia 'kvina' fingro...

Kaj krome estas ĉar oni kalkulas nur 2 el la 3 ostoj. Inkluzivante la 3an, kiu estas sub la haŭto

ĝi estas eĉ la plej longa

Mi proponas aldoni tri artikoloj:

Nun estas malbona interlingva ligilo. En pola Vikipedio "pl:Kciuk" signifas nur polekso sed ne signifas dikfingro. En pola lingvo ne estas vorto dikfingro.

Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:24, 15 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Marek. Mi dubas, ke la intervikioj malĝustas. Mi pensas, ke esperanto ĉikaze eble distingas ion, kion neniu alia lingvo distingas. Do, ĝi havas tri terminojn, nome dikfingro, polekso kaj halukso. Sed kelkaj lingvoj, kiujn mi konas resp. pri kiuj mi havas vortarojn, havas nur du, ekzemple:
  • germana: Daumen, Große Zehe
  • angla: thumb, big toe
  • franca: pouce, gros orteil
Sed mi konas eĉ lingvojn, kiuj ne tiel distingas, nome:
  • suprasoraba: palc (Ĝi krome signifas "piedfingro".), wulki palc
  • malsuprasoraba: wjeliki palc (Ĝi estas uzata eĉ por ambaŭ partoj de la membroj, tiel ke distingo inter "polekso" kaj "halukso" mankas tie.)
Do, ni ne devos ion ŝanĝi, almenaŭ ĉe la uzataj terminoj. Eble la priskribo povus esti plibonigata. --Tlustulimu (diskuto) 08:54, 15 Apr. 2013 (UTC)
Ĉu mi bone komprenas? Vi estas kontraŭ tri artikoloj? Mi pensas ke via argumento "esperanto ĉikaze eble distingas ion, kion neniu alia lingvo distingas" signifas por ke faros tri artikoloj do dikfingro (probable) sen interlingvaj ligiloj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:06, 15 Apr. 2013 (UTC)
Eble mi eĉ eraris pri la distingo en esperanto. Laŭ Nova PIV, paĝo 337, kapvorto fingro, la termino dikfingro staras por polekso, dum ke halukso estas pieda dikfingro. Do, jen plia kialo ne havi tri apartajn artikolojn. --Tlustulimu (diskuto) 09:41, 15 Apr. 2013 (UTC)
Sed [1] "La pli dika el la ekstremaj fingroj de homo aŭ besto: ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj [7]." Se "dikfingro=polekso" kaj "Halukso = pieda dikfingro" do "halukso=pieda polekso" - tio estas mallogika. Tri vorto - tri senco - tri artikolo estas logika. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:14, 15 Apr. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Dikfingro".