Diskuto:Donostio

Latest comment: antaŭ 15 tagoj by ThomasPusch

Mi elektis la esperantigitan nomon Donostio pro diversaj kaŭzoj:

  • Pro la filmfestivalo kaj plaĝo la urbo estas internacie konata, kaj do meritas esperantigon.
  • El la du alternativoj "Sankta Sebastiano" kaj "Donostio" ambaŭ estas uzataj, sed "Donostio" estas klare senambigua ("Sankta S." ja estas katolika sanktulo)
  • Nuntempe Donostia estas la plej oficiala nomo (vidu diskuton sub la Germanlingva artikolo).

Bab 21:35, 15. Dec 2004 (UTC)

Etimologio: Donostia < Don Sostia < Don Sebastiao « Sankta Sebastiano » --Dominik 06:01, 29. Jan 2010 (UTC)
Momente, la plej bezonata artikolo pri la urbo probable estas tiu pri la urba futbala klubo Real Sociedad, kiu dum la pasintaj 10 jaroj tre plisukcesiĝis kaj tial menciatas en multaj aliaj sportaj artikoloj en la esperanta vikipedio (kun la sama manka teksto pri la klubo Deportivo Alavés de Vitoria-Gasteiz). Se hazarde iu sentas emon krei tiujn du tekstojn, kun la pro la kompliketaj kodoj de vestaĵoj kree iom ambicia {{informkesto futbalteamo}}, kiu tamen poste aspektas tre konvinke (eblas kopii la modelon de Real Madrid aŭ de Barça), tiu bonvenas ĵeti sin al tiuj du temoj! ThomasPusch (diskuto) 17:48, 7 jul. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Donostio".