Diskuto:Douglas Fairbanks Jr.

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Petr Tomasovsky

Ĉu la punkto en la titolo estas farita intence aŭ erare?RG72 (diskuto) 05:01, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Verŝajne la titolo kopias la anglan skribmanieron de Douglas Fairbanks Jr., kie estas Jr. anstataŭ junior. Mi opinias, ke eblas alinomi la titolon al Douglas Fairbanks (filo) aŭ Douglas Fairbanks, malpli aĝa aŭ simile. Mi ne kontrolis, ĉu patro havis pli da filoj kaj ĉu hazarde ne estas artikoloj pri pli da filoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:20, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Ankaŭ tio povas esti mistajpo, kiam anstataŭ punkto devis esti komo, do Douglas Fairbanks, la filo. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:37, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Mi supozas la duan varianton. RG72 (diskuto) 05:52, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Vd ankaŭ kiel estis dividitaj paĝoj pri Josef Suk, antaŭ ol ili estis alinomitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:57, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Do necesas nur elekti la vortigon: ĉu la filopli juna? RG72 (diskuto) 06:12, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Pluraj lingvoj havas la saman titolon kiel la angla, do Douglas Fairbanks Jr., sed ekz. la rusa havas tian titolon ru:Фэрбенкс, Дуглас (младший). Bedaŭrinde mi ne povas nun rememori, ĉu estas en e-o vikipedio pli da paĝoj kun patro kaj filo, precipe se ili estas usonanoj, se ni povus sekvi ian sistemon. Ankaŭ mi ne scias, ĉu en Usono oni skribas Jr. daŭre post la familia nomo de konkreta persono por ekkoni, pri kiu familiano temas, se patro kaj filo havas la samajn personajn kaj familiajn nomojn. Do poste necesus skribi ĝin ankaŭ ĉi tie Jr. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:29, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Bv serĉi en ĉi tiea Vikipedio, kiom da titoloj estas ĉi tie kun pli aĝa. Iuj estas nomitaj pli aĝa, iuj la pli aĝa, iu estas enkrampe, iuj sen krampoj. Simile serĉi titolojn kun malpli aĝa kaj pli juna. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:37, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

@LiMr:, kion vi pensas pri tio? RG72 (diskuto) 06:43, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

:-D ĉu vi deziras serĉi kaj alinomi ilin permane? Mi ne, mi ne havas tempon kaj forton por tio. Roboto povus fari tion. Sed unue ni devos krei ian sistemon kun pli aĝa, la pli aĝa, malpli aĝa, pli juna.... :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 06:54, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Pro tio mi demandis @LiMr: kiu estas teknike sperta kaj povas aranĝi kalkuladon aŭ alinomadon pli facile kaj efike. RG72 (diskuto) 06:58, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Klare, por la roboto tio devus esti facila. Ankaŭ tiaj titoloj ĉi tie estas: Seneko la pli aĝa - Seneko la Juna. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:12, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Necesus ankaŭ eble diferencigi, se la vorto Juna ne estas kromnomo samkiel vortoj Granda, Sovaĝa, Kruda... ĉe historiaj personoj, regantoj ktp. Tie poste vorto Juna devus resti. Almenaŭ miaopinie. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:16, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Jes, certe. RG72 (diskuto) 08:12, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

"Douglas Fairbanks, Jr." estas oficiala nomo. Vidu: [1] Do mi voĉdonas "Douglas Fairbanks, Jr.". "La filo" estas terura. Iuj nomoj devas uzi pli juna kaj similaj. Sed mi preferus aldoni naskiĝjaron en krampoj ol pli juna. Estus bone diskuti tion ĉe diskutejo. --LiMr (diskuto) 16:57, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Mi ankaŭ, post posta pripenso, venis al konkludo, ke ni devus uzi la nomon de paĝo "Douglas Fairbanks, Jr.". Petr Tomasovsky (diskuto) 17:08, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Douglas Fairbanks Jr.".