Diskuto:Drilo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by DidCORN in topic Traborilo anstataŭ Perforilo

Sed kio estas la borilo? Narvalo 17:18, 5. Sep 2005 (UTC)

Drilo estas aparta speco de borilo! La bildo prezentas "elektran borilon". 2013 (Bonvolu konsulti dekojn da vortaroj kaj ne "reinventu" esperanton. mga

Pli konkrete: Drilo estas "boraparato konsistanta el stango, en kiu estas fiksita borilo kaj kiu povas rapide turniĝi movate de elektra motoro, aŭ de homa forto, ekz-e per arĉo, kies ŝnuro ĉirkaŭas pulieton, aŭ per ŝraŭbe borita stangeto, kiun oni glitigas laŭlonge de la stango havanta tiam helican ŝraŭbaĵon. " (Reta Vortaro, PIV 1970, paĝo 207). Do borilo estas la centra parto de drilo, ne "speco de...". Sekve drilo neniel ĉiam devas esti "portebla", kiel nun diras la enkonduka frazo. Pro praktikaj kaŭzoj indas aparta vorto "drilego" aŭ "drilturo" por "la granda borilo, subportata de argano, kaj uzazta por sondi aŭ fosi petrolputon" (PIV 1970, sama paĝo). Vidu ankaŭ: ŝaktoskafaldo, naftoplatformo por marfunda borado pri petrolo/nafto. Mi ĝojus pri vikipedia artikolo de titolo "drilego" aŭ "drilturo". ThomasPusch (diskuto) 12:05, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Truilo anstataŭ Perforilo? redakti

La verbo perfori havas negativan senton pri subita, akcidenta borado, do ne taŭgas pri ilo. Mi supozas, ke la nomo perforilo estas uzita kun la signifo de la jam ekzistanta artikolo truilo. Ĉu mi rajtas? -DidCORN (diskuto) 18:10, 2 jul. 2021 (UTC)Reply

Pneŭmata martelo anstataŭ Perforilo? redakti

Kiel mi supre skribis, la verbo perfori ne validas pri ilo; dum truilo ne estas konstrua instrumento eble la termino perforilo estis uzita anstataŭ Pneŭmata martelo. Ĉu mi pravas? -DidCORN (diskuto) 19:15, 2 jul. 2021 (UTC)Reply

Traborilo anstataŭ Perforilo redakti

Mi jŭs vidis, ke en l'artikolo Maŝinkonstruado estas proponita Traborilo kiel alternativo. Pro la fakto ke en ReVo la termino perfori estas evitinda kun la signifo "tratrui", mi proponas anstataŭi ĉi tie la terminon perforilo per la vorto traborilo. Kiu aprobas aŭ ne ?--DidCORN (diskuto) 12:03, 3 jul. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Drilo".