Diskuto:Eŭheno Kovtonjuk

Ĉu Євген ne devus esti transskribita Eŭgeno, anstataŭ Eŭheno? (Kaj poste ŝovita al Eŭgeno Kovtonjuk). Amike Helga Schneider en decembro 2008

Kovtonjuk uzas la version Eŭheno. (anonimulo de IP-adreso 188.163.79.48 en januaro 2012)
Kvankam anonima, la aserto de januaro 2012 tute pravas, kaj transskribo de la litero г per "h" en la ukraina lingvo (kontraste al "g" en la rusa) estas la kutima vojo, kvankam ne ĉiuj esperantistoj en Ukrainio, neklare ĉu de ukraina aŭ de rusa deveno, plene konsentas pri tio. Ĉiukaze ankaŭ UEA nomas la esperantiston Eŭheno Kovtonjuk[1]. Laŭ mi la origina artikola nomo Eŭheno Kovtonjuk estas tute pravigebla, kaj ne estas premo ŝanĝi kaj "rusigi" ĝin. Mi tial restarigas la originan formon titolon "Eŭheno Kovtonjuk". ThomasPusch (diskuto) 22:36, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Referencoj redakti

Reiri al la paĝo "Eŭheno Kovtonjuk".