Diskuto:E@I

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Ruĝaj ligiloj

Saluton!

mi proponas alinomi ĉi tiun artikolon al E@I, ĉar E@I povas signifi pli ol Esperanto ĉe Interreto (vidu la klarigojn en la artikolo). Ĉu vi konsentas?

Amike,

Yves Nevelsteen 10:06, 22. Jun 2007 (UTC)

Jes, tute. Krome "Esperanto ĉe Interreto" sonas kiel nomo de pli vasta temo, ol nur la organizo. :) Slavik IVANOV
Mi konsentas, ke la titolo de la artikolo devas esti "E@I", kaj tial nun alinomos la paĝon. Marcos 12:28, 9. Jul 2007 (UTC)

Kronologio de projektoj redakti

Ĉu estas kronologio de projektoj de E@I? tio estus tre interesa/utila, tabelforme ĝi estus bonega aldono.   Radioamatoro (diskuto) 14:26, 24 feb. 2023 (UTC)Reply

Ruĝaj ligiloj redakti

En la teksto ĝis nun estis multaj ruĝaj ligiloj pri "Eŭropa volontula servo" (kun du komencaj minuskloj), kvankam artikolo Eŭropa Volontula Servo jes ekzistas. mi nun aldonas alidirektilon de la ĝis nun ruĝa titolo al la vera paĝo. Sed ĉiam indas kontroli ĉu vere ne ekzistas artikolo: unu ebleco estas simple serĉi tra la esperanta vikipedio per la serĉilo supre dekstre (kvankam en la teksto estas ruĝaj literoj, kiuj supozigas ke tekston ne ekzistas, la serĉilo kutime tamen trovas la ĝustan paĝon - tio gravas ne nur pri majuskloj kaj minuskloj, sed ankaŭ pri metoj aŭ nemetoj de diakritaj signoj, decido ĉu titolo estu en Esperanto aŭ nacia lingvo, aŭ foje etaj detaloj kiel meto de vorteto "de" anstataŭ "en" aŭ "pri"). Alia ebleco estas trovi la temon en alia lingvo kaj vidi ĉu maldekstre en la listo de lingvo aperas Esperanto - se jes, la esperantlingva artikolo ekzistas. Salutas ThomasPusch (diskuto) 09:33, 2 apr. 2023 (UTC)Reply

La sama problemo ankoraŭ estis kvinfoje pri "vroclava Universitato", kies teksto simple nomiĝas Universitato de Vroclavo kaj pri "Eŭropa Junulara Fondumo", kies teksto estas Eŭropa Junulara Fonduso. Ne fidu ke mi kontrolis xcion - eĉ ne intence serĉis, sed simple hazarde vidis tiujn mise ruĝajn ligilojn. Sed estu ĉiam skeptika, kiam aperas multaj ruĝaj literoj: aŭ vi tro inflacie metis ruĝajn ligilojn, aŭ vi ne indikis la ĝustajn titolonomojn. Inter la pli ol 333 000 artikoloj esperantlingvaj estas multaj pri junularaj kaj studentaj temoj, ĉar tiuj temaroj tre interplektiĝas kun la Esperanto-movado. Ankoraŭ multaj paĝoj pri universitatoj kaj ankaŭ pri junularaj iniciatoj ankoraŭ mankas, sed multaj jam kreiĝis... ThomasPusch (diskuto) 09:35, 2 apr. 2023 (UTC)Reply
Kaj cetere: la "Universitato François Rabelais" entute ne plu nomiĝas tiel, sed nun titoliĝas sinple Universitato de Tours. ThomasPusch (diskuto) 09:48, 2 apr. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "E@I".