Diskuto:Ecce Homo

Aldoni diskuton
Active discussions

Sensenca harfendado pri la vorto "aliuj"Redakti

Verŝajne kelkiuj malkonsentas pri mia uzo de la vorto "aliuj" en ĉi tiu artikolo, malgraŭ tio, ke ĝi estas rekomendita en la § 62 de la Plena Analiza Gramatiko de Waringhien kaj Kalocsay, por eviti "danĝeron de konfuzo" per duobla uzado (pronoma kaj adjektiva) de la nur adjektiva -a je kvantodifinaj pronomoj. Jen ekzemploj:

Tiuj frazoj ne estas de komencantoj, sed de akademianoj kaj majstroverkistoj. Kial mi ne rajtas imiti ilin? Se Zamenhof uzis la formon "alio", eĉ li estis "nefundamenta" ĉi-rilate. Ĉi tiu harfendado estas sensenca laŭ mia opinio. Ĉu mi petu balotadon pro io tiom evidenta? --Luis Elíver (diskuto) 14:23, 16 Apr. 2012 (UTC)

La formo "alio" estas ĝusta, ĉar ĝi havas la substantivan finaĵon, ne iun trajton de tabelvorto. --Tlustulimu (diskuto) 14:30, 16 Apr. 2012 (UTC)
Tion diras — vi. Waringhien kaj Kalocsay diras, ke ambaŭ apartenas al la sama deklinacio — alio estante neŭtra kaj aliu estante komuna. Kial mi preferu vidpunkton vian anstataŭ observi tiun de autoritata verko kiel la PAG? --Luis Elíver (diskuto) 14:55, 16 Apr. 2012 (UTC)
Mi jam trovis la vorton "aliu" kaj ĝiajn similaĵon en PAG, sur paĝo 86, §62. Sed en la tiea rimarko super la tabeleto aperas la vorto "nefundamenta". Do kial mi estu devigata uzi tiajn formojn, nur ĉar aliaj uzis ilin? PAG fakte nur citas ekzemplojn. Krome tie ne estas iu ajn rekomendo pri tia uzado. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 16 Apr. 2012 (UTC)
Ne, neniu devigas vin uzi tiujn formojn; tamen ĉar aliuj ja uzis ilin, vi ne povas nei ilian senĝenan kunekziston. Memoru, ke Esperanto estas demokratia en sia naturo. La vorto "nefundamenta" aperas tie, sed ankaŭ la rimarko "Formoj ne kontraŭfundamentaj". Do, oni ja rajtas uzi ilin. Kiel (ĝis nun) ĉefredaktoro de la artikolo, mi trankvile uzis aĵon de nia vivanta lingvo. Laŭ peto de la ŝanĝinto de tiu vorto, mi pruvis al li, ke tiu uzo estas dokumentita, kaj nur post kiam li akceptis mian klarigon, mi denove aldonis ĝin. Mi eksentas, ke fakte estas vi tiu, kiu devigas min je io, forigante ĝin denove. Almenaŭ agu bonfide kiel mi kaj montru al mi, kie oni malkonsilas u-finaĵon. PAG ne nur citas ekzemplojn, sed eĉ, kiel rimarkite de vi, elfaris tabelon. La tuta rimarko en la §62 konsistigas rekomendon, deadmonante la formon kelkiu, tiel enkadrante la uzadon. Mi ŝatas, ke oni korektas min. Sed aliuj kaj aliuloj povas kunekzisti senĝene, do, bv. korekti min nur je tio, kio estas korektenda. Amike, --Luis Elíver (diskuto) 07:56, 18 Apr. 2012 (UTC)
Pardonu, mi ŝovas mian nazon en tiun interesan diskuton. Mi ankaŭ interesiĝas pri la demando ĉu "aliu", "alies" estas akcepteblaj vortoj en esperanto. Mi post longa cerbumado mi venis al la konkludo, ke la plej malgranda komuna denominatoro de la tabelvortoj estas "i". Pro tio, mi mem uzas "aliiu", "aliies", ktp. Tie la vortero "ali-" rolas kiel prefikso, same kiel en "kelk-" en "kelkiu". Tiel ne plu staras la demando, ĉu kongrua aŭ nekongrua kun tabelvortoj. --Dominik (diskuto) 08:58, 18 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Dominik. Fakte, mi volas, ke multiuj alvenu al ĉi tiu diskutado (aŭ harfendado) ĉar estu nek mi nek Tlustulimu, sed la plimulto, kiu decidu. Nu, atentu, ĉar ne ĉio estas ebla: "kekiu" ne bonas; nur kelkiuj, ĉar kelk- montras pluralon. Krome, "aliiu", "aliies", ktp. estas malpli konsilindaj pro sana prudento: ne ĉiuj adjektivoj povas esti pronomigitaj ĉi tiel; maksimume nur tiuj, kiuj esprimas la kvanton, t.e. la pronomigitaj adjektivoj alia, kelkaj, malmultaj, multaj, pluraj -- nu, la radiko de alia finiĝas per i kaj tiel aliu jam aspektas analoga al iu, tiu, kiu — do, ĝi evitas la emon diri absurdaĵojn kiel *kelkiiuj, *multiiuj, *pluriiuj, ktp. Efektive, la vortero "ali-" uzeblas en la vorto "aliu" por roli kiel pronomo (pli specife, kiel unu el la kvantodifinaj adjektivpronomoj). Ĝi evitas iam-tiaman konfuzon kun la adjektivo "alia". La historia evoluo ja favoras tiun formon jam de longe! --Luis Elíver (diskuto) 10:24, 18 Apr. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ecce Homo".