Diskuto:Ekskomuniko

Ĉu "Provo absolvi adultanton" estas vere peko? Ĉu adultanto ne rajtas penti kaj ricevi pardonon? --tuurq 07:46, 27. Feb 2009 (UTC)

Tie ĉi ne estas la loko por teologiaj diskutoj, kion oni kredu "peko" kaj kion ne. La artikolo nur resumas koncepton de la kristanaj eklezioj, aparte la romie katolika eklezio, kaj en iu epoko de ĝia historio sendube "provo absolvi adultanton" estis konsiderata "peko" (private mi tute konsentus kun Tuurq).
Pli gravas mencii ke la vorto, kvankam ĝi establiĝis en Esperanto, havas strangan formon, ĉar ĝi nek rilatas al "eks" nek al "komuniko", sed estas la "forpreno de rajto ricevi komunion kaj aliajn ekleziajn sakramentojn", laŭ mezepoka koncepto samtempe la "malmembrigo el la komunumo de kristanoj", do la malmembrigo el kristana eklezio, aparte la romie katolika. Tial jam plurfoje estis proponoj anstataŭigi la "pseudxoesperantlingvan" vorton per pli trafa formo, ekzemple "forkomuniigo"[1]. La alternativo "forkomunumigo" malpli taŭgus, ĉar ĝi ne specife aludas al kristanismo, sed povus signifi la forigon el iu ajn komunumo. Tamen ĉi tie kompreneble ankaŭ ne estas la loko por decidi pri lingvaj demandoj, maksimume mencii malsamajn konceptojn.
ThomasPusch (diskuto) 23:27, 14 Mar. 2013 (UTC)
  1. ekzemple en la jena diskuto de marto 2009 en dissendolisto de la Reta Vortaro
Reiri al la paĝo "Ekskomuniko".