Diskuto:En okcidento nenio nova

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Wierzbowski in topic Tradukintoj

Tiuj superfluaj majuskloj estas hororaj. Narvalo 19:26, 30. Nov 2008 (UTC)

kiu povas helpi? redakti

Mi iam trovis liston de la plej ofte venditaj libroj. Post la biblio "Im Westen Nichts Neues" rangis tre alte. Sed mi nun ne retrovas tiun liston. Kiu povas helpi? --Hans Eo 17:57, 25 Jun. 2011 (UTC)

La listo nomiĝas Listo de sukcesaj libroj --Hans Eo (diskuto) 15:29, 22 Jan. 2013 (UTC)

tatoeba redakti

En tatoeba mi enmetis la titolon "Im Westen nichts Neues" kaj aldonis laŭeble multajn aliajn lingvajn versiojn. Aliaj helpis kun pliaj. Ĝis nun enestas ĉ. 35 versioj. Kiu povas aldoni pliajn versiojn?

Tatoeba estas l.m.o. tre interesa varbilo por nia lingvo. Inter alie, ĉar en ĝi Esperanto staras je eksterordinare alta pozicio. Ĉu vi konas ĝin? Se ne, legu pri ĝi en tiu vikipedio kaj vizitu ĝin. --Hans Eo 15:27, 2 Dec. 2011 (UTC)

Titolbildo redakti

Kiu havas la libron kun titolbildo en Esperanto? Mi serĉas ĝin por du celoj:

  • Meti ĝin en tiun artikolon
  • Doni ĝin al la Remarque-centro en Osnabrück.

Tie estas montritaj ĉiuj libroj de Remarque, tiu ĉi bedaŭrinde nur kiel griza ekzemplero sen bildo.

Sendu foton aŭ skanaĵon al vikipedio (GNU) aŭ al dj4pg che t-online.de --Hans Eo (diskuto) 21:24, 7 Feb. 2014 (UTC)

Tradukintoj redakti

La tradukintoj estas konataj. En la antaŭparolo de la Esperanto-eldono ili estas menciitaj: ... ni komisiis la tradukon ai kvar spertaj samideanoj, nome al ĉefredaktoro Teo Jung, redaktoro Jos. Berger, Prof. D-ro Hans Ellinger kaj instruisto W. Hoffmann. Bonvolu modifi la artikolon --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 11:02, 25 apr. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "En okcidento nenio nova".