Diskuto:Epikurismo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia in topic Epikur(an)ismo

Epikur(an)ismo redakti

La artikolo temas pri la filozofio de la helena filozofo Epikuro. La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto preferas la simplan terminon Epikur/ism/o: [1]. Simile, la Esperanto–English Dictionary (Esperanta-Angla Vortaro) de John C. Wells ankaŭ preferas tiun formon:

epicurean, -ism epikur-a, -ano, -ismo

Same la Reta Vortaro: [2].

Tiu formo similas nomojn de aliaj helenaj filozofioj: Platonismo (laŭ Platono; [3]), Aristotelismo (laŭ Aristotelo; [4]), ktp.

La formo -/an/ism/o troviĝas en formoj kiel Kristanismo, Arianismo (laŭ Ario). Sed tiuj estas la esceptoj, ne la normo: jen Budhismo, Marksismo, Trockiismo, Leninismo, Stalinismo, Kalvinismo, Makiavelismo ([5]), Hegelismo ([6]), Spinozismo ([7]) ktp. NPIV kelkfoje permesas ambaŭ formojn:

Konfuce(an)ismo [8] (ĉina religio-filozofio)
Luter(an)ismo [9] (kristana konfesio)
Socin(an)ismo [10] (kristana herezo)

Ŝajne, la "-anismoj" estas ofte kristanaj kaj religiaj. Kaj iuj fakte argumentas ke la doktrinoj de Kristanismo disvolviĝis post la morto de Kristo, tiel ke oni povas distingi Kristanismon kaj "Kristismon" (aŭ Jesuismon ktp.)

Sed la helenaj kaj aliaj filozofioj tipe nomiĝas "filozof-ismo", ne "filozof-an-ismo". Osteologia (diskuto) 07:41, 7 sep. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Epikurismo".