Diskuto:Esceto

Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch

Ĉu troviĝas Esperanta nomo por ß? Mi nature dirus "Germana s" (samkiel multaj diras "Germana v" por W (kion mi neniam komprenis, ĉar tiu signo ne originas en Germanlingvujo nek aparte "Germanas" (kaj ankaŭ la Germana posedas la literon V))), sed ĉu oni komprenus min? Bab 17:39, 30. Aŭg 2005 (UTC)

Eble hodiaŭ tio estus germana S, sed de 15-a ĝis 18-a jarcento, multaj lingvoj uzis tiun grafemon. Mi mem havas libron de 17-a jarcento en la portugala en kiu ĝi aperas. Sekve ne estas tute konvena nomigi ĝin "germana". Roberto 19:44, 30. Aŭg 2005 (UTC)

Do, ankaŭ vi certe konsentus ke "germana V" estas ne tute konvena nomo por W.
Tio donis al mi ideon pri la perfekta nomo Esperanta de ß:
W = "Germana v" = "vavo"
S = "Germana s" = "saso"
Saso! Kion vi pensas, gekaraj? Bab 13:14, 31. Aŭg 2005 (UTC)
Kial ne "Duobla s"? Maksim 13:38, 31. Aŭg 2005 (UTC)
Mi neniu konas W kiel "germana v", mi ĉiam nomis ĝin duobla V, portugallingve "dábliu", "doblevê" aŭ "éu". Vavo estas nomo de hebrea litero, ĉu ne? ß povas esti "duobla so" aŭ soso (so + so), kaj W "vovo" (vo + vo) mi ne vidas kialon al la "a" de "saso" kaj "vavo"... Eble bonaj nomoj estus "ligita duobla s", "ligita duobla v".
"Germana v" fakte estas la nomo por W kiun vi trovos en vortaroj ktp. Ĉar ĝi estas tute maltrafa, multaj homoj uzas ankaŭ la nomon "vavo", kiu certe devenas de hebrelitera nomo. Ofte okazas ke oni transprenas liternomojn de iu alfabeto kaj uzas ilin por tute aliaj signoj samsonaj de alia alfabeto. (Multaj nacilingvaj nomoj de J - jota, Jott, jod - ankaŭ venas de hebrea liternomo.) Mi ne komprenas kial tio evitindus. Homonimoj jam multegas en nia lingvo.
"Duobla v" (kaj "duobla s") laŭ mi estas neoportuna kalkeo el la nacilingvoj, ĉar ankaŭ vv povas esti "duobla v", same kiel aa povas esti "duobla a" (uzekz.: "Ĉu vi literumas vian nomon per duobla a, Aaron?"). "Vovo" kaj "soso" estas tre maltaŭgaj nomoj, ĉar dum literumado efektive neeblas distingi tiujn du disde "vv" kaj "ss". Per tiaj nomoj, Esperantisto aŭdinte la literumadon "so co ho lo o soso" verŝajne ne scius ĉu skribi "Schloß" ĉu "Schloss".
Do, la kialo de la "a" en "saso" kaj "vavo" estas parte etimologia, parte semantika.
Cetere, vidu la artikolon ŭaŭ. Vave kaj sase, Bab 13:48, 1. Sep 2005 (UTC)

Almenaŭ en PIV2002 estas ĝermana V, ne germana V; laŭ mi ĝi estas bona nomo. Ebla nomo por ß estas Beta-S. Lingvano 14:08, 1. Sep 2005 (UTC)

Ĝermana V estas ebla por historio de litero, sed estas tro eŭropcentra, ĉar hodiaŭ multaj neeuropaj lingvoj uzas ĝin. Ĝenerale homoj nomas ß "tiu litero kiu similas al beta, sed kiu sonas s", sed "beta-s" ŝajnas al mi netaŭga. Pro tio mi prononis ligita duobla s. Duobla s povas esti ss, sed ligita (aŭ ligata) duobla s, povas esti nur ß.Roberto 20:36, 1. Sep 2005 (UTC)

Mi ne komprenas kial homoj komplikas tiun simplan aferon - W estas "duobla vo" kaj ß estas "duobla so". "ss" estas "so so" aŭ "du so-oj"

Bone, oni komplikas simplan aferon por plezuro...Roberto 10:21, 2. Sep 2005 (UTC)

Ekde 2020 estas fidinda referenco pri la nomo "esceto" (kion oni en la diskuto ĉi tie en 2005 ankoraŭ tute ne konsideris):

Bertilo Wennergren (2020-01-01). Helposignoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-02-09. “la germanan literon ß (esceto) oni povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss”.

-- ThomasPusch (diskuto) 01:26, 30 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Esceto".