Diskuto:Esperanto-muziko

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Lu Wunsch-Rolshoven in topic Historio de la Esperanto-muziko

Saluton!

Mi ĵus forigis la jenajn ligojn de la ĉefa paĝo:

Ĉiuj jam aperas en la ĝustaj artikoloj kaj la ĉefa paĝo laŭ mi estis multe tro plena. -- Kunar

Bona ideo. Nun, ĉu vi povus disigi la liston de "Muzikistoj kaj grupoj" en du listoj de "Muzikistoj" kaj "Grupoj"? Mi farus, sed mi ne certas ĉu mi farus ĝin ĝuste aŭ ne... Dankon, Chuck SMITH

Mi povas imagi vian kialon: La listo simple iĝas tre granda. Sed disigo de grupoj kaj artistoj kaŭzos grandan konfuzon: Ĉu serĉi JoMo sub "grupoj" aŭ sub "artistoj"? Kion pri kazoj en kiuj oni nur konas la nomon? Mi pensas ke bonas havi nur unu liston, tamen mi konsentas ke baldaŭ necesos iel pli bone prezenti tiun liston por ke oni pli facile trovu ĉion. Kunar

Bone, vi estras tiun parton, do kiam vi povas pripensi bonan solvon kaj fari ĝin, mi bonvenigos ĝin.  :-) --Chuck SMITH

La mencio " Muziko de la komponisto Salomone Rossi - verkita de liutisto Ronnie Rakete" ŝajnas ne ĝuste lokita : ĝi ne ligas al iu hejmpaĝo. Kion vi celis Ronnie ? -- ArnoLagrange 09:08 8. Aŭg 2003 (UTC)


Ĉu ni ne metu la artikolon pri Esperanto-muziko al aparta loko? Ĝi foruzas multan spacon kaj fortiras la atenton de la ligoj al aliaj artikoloj. --Kunar


La muzikaj kategorioj ne ŝajnas al mi bone elektitaj. Mankas "kantaŭtoro" kaj "mondmuziko". Krome ne necesas meti elektronikajn kaj hiphopajn artistojn al la sama listo. Mi proponas ŝanĝi tion, se neniu respondas male ene de du semajnoj. --Kunar 2006-07-29

Mi forigis la tekston el la Enciklopedio de Esperanto. Eble iam ĝi estis grava, sed hodiaŭ ĝi sonas tro pompe kaj fanfarone por enkonduki sobran tekston. --Kunar 20:12, 22. Sep 2007 (UTC)



Ĉu "progresiva" aŭ "progresema" muziko? redakti

En la artikolo Esperanto-muziko, la kategorio kie troviĝas grupo Rêverie devus esti nomita "progresiva", ne "progresema", ĉar tiel nomiĝas specifa stilo de muziko. Temas pri internacia radiko "progresiv-" laŭ Fundamenta Regulo 15. "Progresema" temas plej ofte pri politika vidpunkto. Fakte, en Vikipedio mem ekzistas artikolo pri progresiva roko. Krome: La grupo mem nomas sin "etno-progresiva" en sia retejo. En la retejo de Vinilkosmo, la albumo Revado de Rêverie estas nomita la "unua duobla albumo de progresiva muziko en Esperanto". La retejo de Balta Ondo, artikolo pri FESTO el 29.9.11, mencias "kvinopan italan bandon Rêverie kun progresiva folk-baroka stilo". Ankau mi aldonu, ke iu ajn stilo de muziko povus esti nomita "progresema" se ĝi havas tendencon progresi, evolui - plimulto da muziko estas tia, ĉu ne? Pro tiuj ĉi kialoj, mi nuligis la ŝanĝon al "progresema" kaj remetis "progresiva".--Sendube 16:23, 11. Apr 2012 (UTC)

Saluton, Sendube. Ĉar ekzistas kaj "progresiva" kaj "progresema" kiel terminoj, mi ĵus reviziis vian malfaron. Mi petas aliajn ulojn ne malfari tion denove sen antaŭa diskuto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 11 Apr. 2012 (UTC)

Historio de la Esperanto-muziko redakti

Kie en vikipedio troviĝas tiu temo? Ĉu ne devus ekzisti almenaŭ ĉapitro pri tio ĉi tie? Devus enesti ekz. la himno (La Espero) kaj ties unua melodio verkita de Claes A. Adelsköld en 1891. --Lu (diskuto) 11:11, 8 maj. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Esperanto-muziko".