Diskuto:Federaciismo

(Alidirektita el Diskuto:Federismo)
Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Ulrich Matthias

La vorto "federismo" sonas bele, sed ĝi ne estas Esperanto, maksimume konsidereblas neologismo kreata laŭ la 15-a regulo de Esperanto. Laŭ tiu regulo gaje eblus krei ankoraŭ duan neologismon pri la sama koncepto, nome la variaĵon "federalismo". Sed nova vorto en la e-lingvaj literaturo kaj amaskomunikiloj diskuteblas nur tiam kiam ne jam ekzistas funkcianta vorto pri la celata koncepto, kaj tia vorto pri tiu-ĉi koncepto estas "federaciismo", konvinka subteno de la politika strukturo de federacioj. La vorto federismo necesigus inventon de termino "federo", sed ĝin mi trovis en neniu de miaj ne malmultaj Esperanto-vortaroj. Supozeble la ideo de la inventintoj de la vorto "federismo" estis per ĝi grupigi du ideologiojn "federaciismo" kaj "konfederaciismo", kaj tio signifus ke "federo" estus grupigo de kaj "federacio" kaj "konfederacio", nur ke tia vorto troviĝas en neniu vortaro. Kaj tio ne limiĝas al la internacia lingvo: mi ankaŭ ne konas nacian lingvon kiu ĉi-situacie havus tri vortojn. Sume mi konvinkatas ke nova vorto "federo=federacio+konfederacio" estas nebezonata. Tamen mi lasas ĝin kiel alternativa vortumo en la unua teksta frazo, nur ne kiel ĉefa titolo de la paĝo. ThomasPusch (diskuto) 08:41, 2 Feb. 2016 (UTC)

Federo troviĝas en PIV kaj NPIV. Mi klare preferas federismo, precipe en la ofte uzata termino mondfederismo. --Ulrich Matthias (diskuto) 14:48, 27 mar. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Federaciismo".