Diskuto:Finna lingvo

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by ThomasPusch in topic Pluroblaĵo

Mi mem verkis la unuan version de ĉi artikolo, kaj mem aldonis la interjekcion "oj" kiel suomdevena vorto. Tamen, mi nun kredas min erarinta: Ĝi ŝajnas esti jam Zamenhofa vorto, kaj Zamenhof miascie ne scipovis la Finnan. Do, intertempe mi forigas ĝin.

--Vikipediisto:Bab 13:47, 11 jun. 2003‎ (UTC)Reply

P.S. Jen la origina noto: (6) signifo: ha!; he!; ho ve! Famigita de esperantista Finna hiphop-grupo Dolĉamar en ties furoranta repo "Ĉu vi pretas?" ("Oj! kriegis mi…")

Ĉu ne estas tre tipa krio en jido Oy vey!. Mi suspektas ankaŭ, ke ĝi estas la vera etimo de "ho ve". -- Vikipediisto:)
La jida elkrio Oy vey! vere tre tipas, kaj same tre tipas la germanaj lamentaj elkrioj O weh!! (ĉe LLZ "ho ve!") kaj Oje!, kaj plia variaĵo Oh, oh![1] Ankaŭ en najbaraj ĝermanaj lingvoj troveblas iuj similaj interjekcioj, ekzemple "oh ve" en la dana. La angla vikipedia diskutpaĝo pri la jida elkrio Oy vey amplekse diskutis la etimologion kaj tendence decidis ke la bazo estas ĝermana vorto O weh!! (memstare "weh" en la germanaj dialektoj signifas suferon, doloron, fortan bedaŭron) kaj la jida Oy vey! simple speguligas tion - ja la jida baze gramatike estas germana dialekto kun aldonaj hebreaj vortoj. ThomasPusch (diskuto) 22:28, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

Ĝermanlingva

Ĉu ne la noto (1) devus esti 'germandevena' kaj ne 'ĝermandevena'? 84.219.40.164 15:52, 23. Okt 2005 (UTC)

Tute ne, ĉar estas diferenco inter germanlingva (rilata al la germana lingvo) kaj ĝermanlingva (rilata al ĝermanaj lingvoj, do ne nur la germana, sed ankaŭ la dana, la sveda ka.). -- Slavik IVANOV 16:00, 23. Okt 2005 (UTC)

Pluroblaĵo

En la du kadroj dekstre-malsupre de la artikolo estas tri ligoj al https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Finnish_language?uselang=eo — ĉu tio ne estas iom tro? — Tonymec (diskuto) 00:23, 14 Jan. 2014 (UTC)

Estus absolute tro, se tiel daŭre estus, sed nun nur bonorde estas "Kategorio Finna lingvo en la Vikimedia Komunejo, Finna lingvo en la Vikivortaro, Finna lingvo en Vikifontaro, Vikipedio en (la) finna lingvo". Ĉio nur unufoje. Tiel bonas. ThomasPusch (diskuto) 22:34, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

Oni aldonu scion pri gramatikaj kazoj. 217.140.204.248 22:23, 10 sep. 2022 (UTC) (la metinto estis finno)Reply

Notoj kaj referencoj

Reiri al la paĝo "Finna lingvo".