Diskuto:Formikedoj

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Titolo kaj temo

Titolo kaj temo redakti

Saluton. Kial ĉi tiu artikolo kun la titolo "Formiko" enhave miksas la temojn "Formiko" kaj "Formikedoj"? La informkesto kaj la intervikioj ja temas pri "Formikedoj" (science Formicidae). Sed kial okazas tia miksado? Ĉu eble pro nacilingva interfero? Kial ni ne uzas en la titolo la sufikson "-ed", kiu aperas eĉ en NPIV, analogie ekz. al "cervedoj"? - Mi proponas alinomadon al "Formikedoj". Poste la alidirektilo "Formiko" povus fariĝi nova artikolo pri la genro, kies scienca nomo estas Formica. --Tlustulimu (diskuto) 17:46, 22 jun. 2021 (UTC)Reply

Bone, nenio kontraŭ tio. Mi nur esperas ke nova artikolo "formiko" vere ekestos tiam, ĉar la vorto "formiko" estas tiu en nescienca lingvaĵo multe pli ofte uzata ol la faka termino "formikedoj". Mi faros la alinomigon, kio ja signifas ke ĝis kreo de nova teksto "formiko" la titolo restos alidirektilo al la nova titolo "formikedoj" - tio enhave ĝustas, kaj espereble ne malinstigos kreon de propra artikolo "formiko" nur pro tio ke "la vorto jam aspektas en bluaj literoj". ThomasPusch (diskuto) 14:47, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Formikedoj".