Diskuto:Ganao

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by ThomasPusch

En julio 2013 la artikolo estas la vikipedia kunlaboraĵo de la monato. Jen iuj notoj rilate al la kunlabora projekto levi la artikolan nivelon:

En la frazo "Estas Ganaa Esperanto-Movado kaj Zamenhofa Esperanto-Movado kun neformalaj rilatoj al UEA" mi pridubas la parton "kaj Zamenhofa Esperanto-Movado", pri kiu mi ne sukcesis trovi ajnan retan fonton. Estus bone provizi referencon pri la aserto, aŭ eble eĉ pli bone aldonajn informojn... ThomasPusch (diskuto) 14:50, 3 Jul. 2013 (UTC)

Dum preskaŭ semajno ne venis komentoj pri la supra noto. Mi do forprenas la indikon "kaj Zamenhofa Esperanto-Movado". Se iu poste ankoraŭ povos liveri referencojn aŭ iuspecajn aldonajn informojn, eblos readapti la tekston. ThomasPusch (diskuto) 10:14, 9 Jul. 2013 (UTC)

Mia unua konkreta kontribueto al la kunlaborado la 3-an de julio estis aparta artikoleto pri la nuna prezidanto, John Dramani Mahama, kiu bluigis la antaŭe ruĝan ligilon pri li en la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 10:20, 9 Jul. 2013 (UTC)

Dum la lastaj tagoj al la teksto aldoniĝis pluraj retaj referencoj precipe anglalingvaj. Por ili uziĝis la ŝablono "cito", kiu inter alie aldonas ruĝan ligilon al alirdato, kiel "kontrolita en 15 februaro 2012". Eĉ se ŝanĝi tion al "kontrolita la 15-an de februaro 2012", restas teknike ne-senca ruĝa ligilo. Mi proponas uzi la miaopinie pli evoluintajn ŝablonojn kiel {{citaĵo el la reto}}, {{citaĵo el libro}} aŭ {{citaĵo el gazeto}}, laŭsence. --ThomasPusch (diskuto) 10:20, 9 Jul. 2013 (UTC)

Se nepre uzi la ŝablonon "cito", almenaŭ nepre necesas uzi ambaŭ parametrojn "alirjaro" kaj "alirdato", laŭ modelo de la ekzempla uzo en la ŝablona dokumentado: "| Alirjaro=2012" kaj "| Alirdato=15-a de februaro" rezultigas "kontrolita en 15-a de februaro 2012" - mi gramatike preferus la formon "kontrolita la 15-an...", sed almenaŭ tiel evitiĝas ruĝaj ligiloj. Ĝenerale necesas kritike observi referencojn, ne senpripense kopii ilin el alilingva artikolo kaj esperi, ke iel ili alilingve ankaŭ kompreneblas en tiu-ĉi vikipedio, kiu tamen estas nur esperantlingva (ne dulingva en Esperanto kaj la angla, ...kaj la franca, ...kaj la germana ktp). ThomasPusch (diskuto) 12:05, 9 Jul. 2013 (UTC)

Mi jen kreis ankoraŭ novan artikoleton pri la nacia blazono de Ganao. Principe estus bona momento ekapliki informkeston pri landa artikolo. Multaj bazaj enhave ligitaj artikoloj intertempe ekzistas, ankaŭ tutfreŝe, artikolo parlamento de Ganao. ThomasPusch (diskuto) 22:28, 11 Jul. 2013 (UTC)

Post jardeko mi ĵus revizitis la paĝon, metis decan komencan ĉapitron kaj kreis paĝojn pri Nana Akufo-Addo kaj Mahamudu Bawumia, la novaj prezidanto kaj vicprezidanto de Ganao ekde 2017. Ĉi-tie krome malmulto moviĝas... ThomasPusch (diskuto) 16:38, 3 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ganao".