Diskuto:Giovanni Pierluigi da Palestrina

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Giorno2

Mi ampleksigis la artikolon el la franclingva versio (plej kompleta) en la biografio ĝis la mezo de la epoko de kapelestro en Romo. Do, mankas sekvi tion kaj ampleksigi la parton kiel komponisto, sed mi ne estas fakulo pri muziko.--kani (diskuto) 13:47, 5 jun. 2020 (UTC)Reply

Kiel ĉe multaj artikoloj, ĉi tie preskaŭ ĉiuj referencoj kaj la literatura listo rekte enkopiiĝis el la angla vikipedio (ĉi-tie iom vastigita laŭ franclingva literatura listo, sed: kial en Esperanto necesas citi italan libron laŭ traduko al la franca, anstataŭ mem citi la italan libron). Escepto estas unu germanlingva teksto, pri kiu elstarigas la "esperantlingva noto" this text is in German; great, though! - tion mi nomas anglalingva perspektivo. Se io ne estas en la angla, kaj tamen ("though!") esceptokaze estas bona, tiel permeseblas skribi en la angla vikipedio, kie ĉiuj legantoj komprenas la anglan kaj nur (eta) parto aliajn lingvojn, sed por Esperanta teksto tia anglalingva centriĝo estas malinda - why at all should anyone continue to edit in that "Esperanto" idiom, if there is English??? ThomasPusch (diskuto) 21:09, 11 jan. 2022 (pardonu la ironion, sed la esenca ideo, mi kredas, tamen kapteblas)

Interesa punkto! Ĉe la latinlingva Vikipedio estas aŭ estis simila ideo ke ĉe literaturoj prefere anglaj aŭ italaj fontoj citendas (pro ke Romio estu simila al Italujo?? kial ne prefere en la turka ĉar ankaŭ Malgrandazio partas de la Romia Imperio!). Vikipedioj en internaciaj lingvoj (Esperanto, latina; Volapuko malpli...) NEPRE traktu egale ĉiujn fontojn spite lingvan disvastiĝon! - Giorno2 (diskuto) 07:13, 12 jan. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Giovanni Pierluigi da Palestrina".