Diskuto:Hans Kästli

naskiĝis la 14-an de julio!!! 1934. Nuntempe Hans Kästli vivas en flegohejmo en sia hejmurbo Sankt-Margreto. Lia sanstato ne plu permesas aktivan partoprenon en la esperanto-movado kaj en la socia vivo. Sed li ĝojas pri vizioj (eble celatas la vorto vizitoj...)!

La 19-an de junio nevikipediano fine de la artikolo aldonis la frazon "18.06.2012 Mi estas la filino kaj mi demandas min: Kie estas la amikoj? Nun ja ne plu eblas la donacoj, car la pflegoheijmo multe kostas..... ??" En plena respekto de la parencaj rilatoj en la familio: Tia frazo ne estas enciklopedia informo, sed tute persona emociesprimo. Mi metas ĝin al la diskutpaĝo, kie laŭ mi ĝi povas resti, sed en la artikolo ĝi estas eksterkadra. ThomasPusch (diskuto) 19:14, 2 Jan. 2013 (UTC)

Mi kelkfoje formetis saman aldonon, sed ĝi revenas. Lau mi ne decas skribi tiaĵojn en biografion. Se la filino volas vizitantojn, eble estus ideo doni ion adreson, ĉar multaj personoj havas la nomon Hans Kästli, kaj ne eblas scii kiu estas la ĝusta persono. Miaj lastaj leteroj antau iom da jaroj resendiĝis al mi, tiel mi perdis la kontakton, kaj eble tio okazis por aliaj personoj ankau. (Runa Sand) —La komenton aldonis, sen subskribo, 91.144.238.211 (diskuto • kontribuoj)

Reiri al la paĝo "Hans Kästli".