Diskuto:Harvey Henderson Wilcox

Ho Blahma, tre, tre bone farita! Vi mirigis min! Le Hibou 07:41, 24. Dec 2005 (UTC)

Dankon. Sed ja estas ankaŭ via "kulpo", ĉar vi unue tre kolerigis min dirante, ke pri tiu homo neniam povas ekzisti artikolo ;-) Bonvolu taksi tiun ĉi mian artikolon kiel kristnaskan donacon al la Vikipedio en Esperanto. Laŭ ĉiuj ŝajnoj nia Vikipedio nun estas la unusola kiu enhavas artikolon pri tiu ĉi homo kaj kun tiom multe da informoj (en: havas nur ruĝan ligilon, de: eĉ lian personan nomon ne mencias). Feliĉan kristnaskon! Blahma 10:10, 24. Dec 2005 (UTC)

Ne kolerigu vin! Mi sole pensis, ke ĉar tiu viro eĉ ne havis artikolon en la angla vikipedio, plejeble, preskaŭ certe, li ne estas sufiĉe grava por ke iu iam ajn kreos artikolon ĉi tie. Sed nun estas bone ke ni havas bonan artikolon, kiu ne ekzistas en la angla vikipedio. Mi pripensas, ke mi kreos malgrandan ĝermetan artikolon en la angla viki-o, por videbligi ligilon ĉi tie! Kion vi pripensas? Le Hibou 10:28, 24. Dec 2005 (UTC)
He, kompreneble tio estis nur ŝerco pri tiu kolerigo! :) Kaj mi pli-malpli komprenis, kion vi celis per via rimarko. Mi nur volis montri, kial laŭ mi ĉiu homo menciita en iu alia serioza artikolo indas je ligilo al eventuale iam estontece ekestinta artikolo pri ŝli - ja ĉiam oni povas priskribi la personan historion de tiu homo kaj kio gvidis ŝlin al tio, per kio ŝli enskribiĝis en la historion mondan. La ĝermeto en la angla vikipedio ŝajnas esti bona ideo. Vi faru! Eble eĉ ni donu al ĉi tiu artikolo la staton de "elstara artikolo" kaj poste montru tion en la intervikia listo de la angla per tiu flava steleto, per kiu oni markas elstarajn artikolojn de aliaj vikipedioj - por ankoraŭ pli forte videbligi ke e-a versio ekzistas kaj ampleksas :) Nur mi bedaŭras, ke mi ne sukcesis trovi rete bildojn de Harvey kaj Daeida. Ili ĝenerale ne tro multas, kaj kiam ili haveblas (ekzemple ĉi tie), tiam ne estas certaj la kopirajtoj. Simile estas pri la foto de la tombo de Harvey, nur kun tiu malsamo ke ĝia foto iom pli oftas. Feliĉan kristnaskon kaj agrablan kunlaboradon! Blahma 22:29, 24. Dec 2005 (UTC)
Laŭ mia scio, foto pli aĝa ol 100 (aŭ 75?) jaroj, estas nekopitrajtebla. Do, mi alŝutis la bildon el la supremenciita retejo. Bonan kristnaskon al vi ankaŭ, Le Hibou 01:52, 25. Dec 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Harvey Henderson Wilcox".