Diskuto:Henriko la Birdisto

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch

Ĉu ne Henriko? Narvalo 21:02, 23 Jan. 2012 (UTC)

Jes kial Geinrich kaj ne Heinrich ? --pino 21:27, 23 Jan. 2012 (UTC)
La nomo "Henriko" intertempe sen plia diskuto fiksiĝis, bone. Sed min mirigas ruĝa ligilo pri laŭdire tre konata batalo kun esperanta nomo "batalo de Riado". La loko de la batalo sen esperantlingva teksto neniel estas konfirmita esperanta vorto, en la historiaj fontoj foje nomiĝis "Riede", foje "Riada", foje "Reot", kaj estis ie en la kamparo ĉe kunfluo de du riveretoj - oni entute nur havas tri hipotezojn kie povus esti estinta tiu herbejo. Mi nun notis la tri hipotezojn pri ebla lokiĝo de la nekonata loko, kaj forte kontraŭas ke "nekonata loko" ricevus propran esperantlingvan nomon - en Vikipedio oni esperantigas nur internacie gravajn loĝlokojn, ne ĉiun vilaĝon, kaj se estas iu ekstera referenco por tiu esperantigo ... kaj tiu neklara herbejo estas multe malpli ol vilaĝo! ThomasPusch (diskuto) 09:56, 8 okt. 2023 (UTC)Reply
Mi cetere vere miras kial iu povus veni al la misa fantazia nomo "Geinrich". La sola ideo estas traduki la germanan nomon Hajnriĥ al la rusa lingvo Genriĥ (ĉar la moderna rusa ne havas sonon h), de tie retraduki al la germana, uzi la rusan unuan literon aŭ sonon kaj la reston reimporti el la origina germana nomo, kaj poste kopii ĉion al la esperanta teksto. Sed kia nekomprenebla kromvojo tio estus??? Eĉ la plej multaj aliaj slavaj lingvoj tutbone metas komencan literon H-, inkluzive de la ukraina, nur la serba metas komencan sonon Ĥ- pro manka sono h, sed tio tute ne estas problemo, ĉar neniu venis al la stranga ideo reimporti tiun sonon al pseŭdogermana nomo... ThomasPusch (diskuto) 11:14, 8 okt. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Henriko la Birdisto".