Diskuto:Humo

Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch

La artikolo asertas, ke laŭ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp. esperante, "mulo estas tera arbara humo ... ĉe kiu la organika substanco ... estas plene miksita kun la minerala grundo". PIV kaj Reta Vortaro kaj la esperanta-angla vortaro de Wells ne subtenas tiun aserton, informante ke mulo estas nur besto. La vortaron de Simon mi ne havas kaj ne povas kontroli ĉu tie vere dokumentiĝas "mulo" kiel speco de grundo. Kaj restus demando, kiu vorto tiu speco de grundo estus en aliaj lingvo: vikivortaro nur scias, ke mulo ankoraŭ estis vampiro de la romia folkloro, kaj konas du vilaĝojn kun tiu nomo, unu en Indonezio, la alia en Kubo. Ĉiukaze la aserto estas dubinda. @Forstbirdo: Ĉu vi havas la vortaron de Simon (vi enkondukis la referencon en 2010) kaj ĉu vi povus kunskrapi materialon por artikola ĝermo pri la temo mulo, kun intervikioj? ThomasPusch (diskuto) 12:32, 31 maj. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Humo".