Diskuto:IKUE-Kongreso 2012

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by ThomasPusch

La fotoj pri partoprenantoj de la IKUE-Kongreso 2012 kaj la kongresa programo estis alŝutitaj al la komunejo, sed en 2014 forigitaj de tie je anglalingva klarigo "composite image with overprinting that suggests use for promotional purpose and outside of COM:SCOPE. No indication that uploader created each of the images which create the composite, so possible COM:COPYVIO as well." Ke foto de kongresaj partoprenantoj estas kreata "pro komerca celo", estas misloka en enciklopedia artikolo kaj ke pro kunmeto de pluraj fotoj principe povus esti ke la alŝutanto ne estas la kreinto de ĉiuj fotoj, estas argumentado sufiĉe stranga. Foto de neprofitcela kongreso, senpage disponigata al vikipedio je libera licenco, certe ne estas unuavice profitcela, en enciklopedia artikolo de la koncerna kongreso ne estas misloka, kaj ke ĝi estas kunmetata el pluraj unuopaj fotoj, ne aŭtomate signifas ke la unuopaj fotoj ne estas de la alŝutinto (kontraŭe: per dono de libera licenco la alŝutinto deklaras havi la rajtojn pri la tuta bildo kaj en kazo de kunmetaĵo pri la unuopaj partoj; se la persono trompas kaj mensogas, necesus argumenti kiun aserton oni opinias mensogo). Sed el la komunejo ne eblas facile rehavi bildon forigitan, kaj nun ne eblas vidi kiel la bildoj aspektis: eble estis grandaj tekstoemblemoj de Koka-Kolao kopiitaj super plurajn fotojn, kaj la rezulta kunmetaĵo estis kopirajta komercaĵo, sed tio malprobablas: En tiu kazo certe iu kolera esperantista vikipediano estus notinta sian proteston kaj indignon en tiu ĉi diskutpaĝo. Do: Bonus, se la alŝutanto (mi suspektas ke temas pri uzanto Gnagyrobi, kiun mi jam persone atentigis) vidas tiun ĉi noton, simple realŝuti la bildojn al la esperantlingva vikipedio, same kun libera licenco, kaj tiam pli neŭtrale decidi, ĉu ili estas uzeblaj aŭ ĉu estas konkreta kopirajta problemo pri ili. ThomasPusch (diskuto) 10:20, 16 jun. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "IKUE-Kongreso 2012".