Diskuto:Indico de homa disvolviĝo

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by ThomasPusch

En la artikolo ĝis nun miksite uziĝis jen la termino indekso jen indico. Se oni komparas la signifojn de la vortoj indekso kaj indico, tamen klaras ke temas (nur) pri indico. En iuj naciaj lingvoj ne estas bona diferencigo kaj uziĝas sama vorto por ambaŭ signifaroj, sed en Esperanto estas distingo. Mi tial ŝanĝetas la artikolan nomon de "indekso" al "indico" (jam antaŭe estis alidirektilo de la ĝusta titeloformo "indico" al la artikolo, krom ke estas dua artikolo pri Landoj laŭ indico de homa disvolviĝo), kaj ankaŭ adaptetas la tekston tiusence. --ThomasPusch (diskuto) 20:07, 14 Jan. 2013 (UTC)

Dua ŝanĝo: la unua frazo ĝis nun klarigis anglalingvan mallongigon "HDI", ne la koncepton "Indico de homa disvolviĝo", pri kiu fakte temas ĉi tie. Mi tial adaptas la unuan frazon, tiel ke de nun la teksto komenciĝas "La Indico de homa disvolviĝo, esperanta mallongigo IHD, aŭ angle Human Development Index, mallonge HDI, estas indico kiu montras staton de homa evoluo en landoj de la mondo"... ThomasPusch (diskuto) 09:56, 21 jun. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Indico de homa disvolviĝo".