Eraro sub novembro redakti

Laŭ mi sub novembro estas eraro:

  • 20-an de novembro: internacia tago de Afriko (UN) (ĝi fakte estas la 25-an de majo)

fakte estas

  • 20-an de novembro: internacia industriiga tago de Afriko (UN)

aŭ io simila al "industriiga" ĉu iu povas kontroli tion?
  JabieroKubo (diskuto) 08:57, 2 maj. 2020 (UTC)Reply

Dankon pro la atentigo. Fakte estas la tago de la industriigo de Afriko, tion mi nun enmetis. En iuj fontoj la tago nomiĝas mallonge tago de Afriko... --Lu (diskuto) 13:15, 2 maj. 2020 (UTC)Reply
@Lu Wunsch-Rolshoven: Dankon pro la korekto ĉe la artikolo, mi ne estis certa pri la traduko ĉu industriigo aŭ industriiĝo! Krome la referenco multe helpis.   JabieroKubo (diskuto) 03:33, 4 maj. 2020 (UTC)Reply
Hm, mi koncedas, ke mi ne tro pensis pri industriigoindustriiĝo; kiel vi vidas, en vikipedio estas nur unu (sed tio ne nepre estas absoluta vero...). Iom dependas, kion oni celas, la ŝtatan agadon por antaŭenigi la proceson aŭ la liberan evoluon sekve de privata iniciato. Por tio verŝajne necesus iom legi pri la celo de la tago... --Lu (diskuto) 08:39, 4 maj. 2020 (UTC)Reply

Prezento en rubriko ĉe la ĉefpaĝo de Eo-Vikipedio redakti

Miaopinie, tre indas reprezenti la internacian tagon de hodiaŭ en la ĉefpaĝo de la esperantlingva vikipedio. Sj1mor (diskuto) 10:31, 5 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Internacia tago".