Diskuto:Ivo Lapenna

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor in topic Lapennismo

Piednoto redakti

Piednoto estas vere nur por indiki fonton, ne por io alia. Teksto cetera estas aŭ grava, kaj eniru la fluan tekston, aŭ negrava, tiam ĝi forestu.--Ziko 11:38, 9. Jul 2008 (UTC)

Mi ne tute konsentas. Laŭ mi povas havi sencon doni la ĉirkaŭaĵon de citita teksto jam en la piednoto; ja leganto pli facile iras al piednoto ol al la origina fonto. Sed mi konfesas, mi sekvas mian senton pri piednotoj kaj ne rigardis ian striktan regulon de VP.
Pri la dua citaĵo de Gacond mi plene konsentas, tio estis pli ŝerca ol io alia...
Mi cetere ĝojas, ke vi legis mian aldonon pri la novjorka fiasko kaj esperas, ke vi aldonos kaj korektos laŭ via scio. --Lu 13:41, 9. Jul 2008 (UTC)

Pliaj informoj pri Lapenna redakti

En unu el la antaŭaj versioj de tiu ĉi diskuto troveblas membiografiaj notoj de Lapenna. (Tio estis prave forigita, ĉar ne apartenas al "diskuto".) Multaj el la informoj tamen ankoraŭ ne troviĝas en la artikolo mem - kaj certe indus aldoni ilin tie. (Kiel ofte en membiografiaj tekstoj, Lapenna prezentis sin en pozitiva lumo kaj ellasis la problemajn punktojn, kiujn oni do devos serĉi aliloke.)

Do, se iu el vi havas tempon kaj emon: Ek! --Lu 12:48, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi iomete poluris. Ĝenerale, Lu, mi pensas ke vi tro ofte parolas pri la membronombroj de UEA - sufiĉas tion pritrakti ĉe la UEA-artikolo aŭ en subartikolo, sed ne aliloke.--Ziko 16:32, 19. Nov 2008 (UTC)
Mi ne relevus la temon de membronombroj ĉi tie, se mi ne renkontus ĝin en du pliaj lokoj aldone al EdE: En la disertacio de Forster kaj en la UK-parolado de Lapenna en 1964 (Eseoj memore..., p. 405). La unuan tekston mi citis en la artikolo, en la dua li diris: "La membraro de U.E.A., kiu estis 16.000 antaŭ deko da jaroj, nun estas 34.000. [...] al kiu ajn aspekto vi rigardas, vi vidas objektivan progreson [...]" (Kio ne estas vera.) Mi estas tre certa, ke Forster rediras impreson, pri kiu lin atentigis aliaj aŭ kiun li legis - kaj mi opinias, ke leganto de vikipedio havas la rajton scii, ke tiu asertata kreskigo de membraro estis nenio alia ol aligo de pliaj landaj asocioj. Dum fakte la unuopaj landaj asocioj ŝajne plejparte stagnis aŭ eĉ malkreskis jam dum tiuj komencaj jaroj de la "Granda Stagnado", kiel mi ŝatas nomi la lastajn 60 jarojn de UEA.--Lu 21:08, 19. Nov 2008 (UTC)
... kaj Lapenna umis pri multe da aliaj temoj. La membrostatistiko vere ne estas io por ĉi tie.--Ziko 16:35, 20. Nov 2008 (UTC)
Eble ni enmetu pri kio li krome umis. Ekzemple la madridajn tezojn kaj komentojn pri ili. Ja li estis la gvida figuro de UEA dum dudeko da jaroj - kompare kun tio la ĝisnuna teksto estas iom magra. - Inter la celoj de UEA troviĝas unualoke "disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto" (statuto 1934, 1948, hodiaŭ ŝanĝita al "(...) de la Internacia Lingvo Esperanto". Malfacilas disvastigi la uzadon de Esperanto sen kreskigi la ĉefan asocion de la Esperanto-parolantoj. Mi tial opinias, ke estas grave aldoni informon pri tio, eĉ se nur mallongan. Sed decidi, kiom longa estu tiu teksto - tion oni povos pli bone post enmeto de pliaj informoj pri li kaj lia pensaro.--Lu 18:07, 21. Nov 2008 (UTC)

Saluton, mi opinias ke la parto pri la membro-statistiko estas iom tro. Tio fakte estas io gxenerala pri la historio de UEA. Cxu eblas malplilongigi la parton? Ziko (diskuto) 23:02, 29 mar. 2019 (UTC)Reply

Averto pri malneŭtraleco redakti

Interalie por @Lu kaj Ziko: Ĉi tie ekde la 5-a de oktobro 2011 pendas sufiĉe negativa ŝablona averto pri malneŭtraleco. Klaras ke en la 1970-aj jaroj la esperantistoj de malsamopinie disputis pri Ivo Lapenna - iuj adoris lin, kaj aliajn ĝuste tiu adoro tiom nervis ke ili nepre volis kaj sukcesis puĉi lin en 1974. Sed tio estis antaŭ prskaŭ 50 jaroj, kaj mi pensas ke la emociaj ondoj intertempe multe malpli altas. La averto estis alvoko amplekse diskuti la diskutendajn teksterojn ĉi tie en la diskutpaĝo, sed tie Ziko kaj Lu diskutis nur pri detaloj pri piednotoj ĝenerale kaj pri tio ĉu bonas aŭ malbonas tiom elstarigi ian "fanfaronan blufon" pri la membronombro de UEA - cetere sen veni al kontentiga kompromiso por ambaŭ, kiel montras la postnoto de Ziko el 2019. Sed tamen ĉu nur pro tiu konkreta punkto dum 11 jaroj adekvatas makuli la tekston pri la negativa ŝablona averto pri malneŭtraleco. Se mi supraĵe legas la tekston, mi certas ke ĉi tie neniuj eksaj adorantoj de li verkis pri li, sed la kritiko pri lia tendenco al "diktatoreco kaj personeca kulto" sufiĉe klare kompreneblas el la linioj. Tiun tekston, mi pensas, baze verkis ne amiko de Ivo Lapenna. Sed ĉu la averto de malneŭtraleco celis tion, celis bedaŭron kaj kompaton pri la ekse brila personeco, kiu nun puŝiĝas de sia podesto kiel la statuoj de Lenin kaj Stalin post 1990? Se tiel estis kaj en la diskutpaĝo nenio alvenis pri tia bedaŭro kaj kompato, tiam la diskuto pri tio eĉ ne komenciĝis kaj povas esti neglektata. Mi legante la tekston iom bedaŭretis la maljunulon kiun mi (eble bonĉance) neniam renkontis, sed aliflanke ankaŭ amuziĝis pri la bone vortumitaj tre akraj pikoj. Laŭ mi ne enestas ofendoj, la kritiko estas lerte pakata en citaĵojn de samtempuloj kun referencoj, kaj la fanfaronaĵojn el Esperanto en Perspektivo, kiujn Lapenna je granda parto probable ne faris el motivo de personokulto, sed "por pli bona reputacio de Esperanto ĝenerale", eblas mem legi en la libro - se Lapenna troigis pri la fanfaronaĵoj, li do mem kulpas. Mi tre komprenas la deziron de Ziko voli ke la longa teksto pri la UEA-membronombro estu pli konciza, ĉar klaras ke la esenco de la informo estu ke "Lapenna retorike kaj pompe prezentis aliĝojn de novaj landaj asocioj kiel gravaj paŝoj survoje al la fina Venko, kaj ke Forster eĉ kredis tion" (do nerekte ofendiĝas kaj Lapenna kiel trompulo kaj Forster kiel naivulo). Sed se neniu vortumas akuzon pri ofendo, ankaŭ povas resti tiom fortaj vortoj, kiuj almenaŭ klare prezentas la tiaman parte fortan malkonsenton pri la stilo de Lapenna. Kaj se Ziko kaj Lu kaj ĉiuj aliaj ne povas vortumi proponon pri pli konciza tekstoparto pri la UEA-membronombro, tiam vole-nevole ĝi simple restas tia. Sed mi pensas ke la averto pri malneŭtraleco devus jam iam foriri. Se ĝi celas ke alvenu al la diskutpaĝo porparolantoj por la kompatinda malrespekte traktata eksprezidanto, sed ili ne venis, tiam do estas tiel. Ĉar Ziko kaj Lu, ambaŭ supozeble sufiĉe imunaj al personokulto pri Lapenna ĉi tie estis la solaj diskutintoj, dum pluraj aliaj en la teksto mem plu kontribuis post la meto de la averto en 2011 sed ne engaĝiĝis en diskuto, tiam mi alvokus ke Ziko kaj Lu laŭeble trovu bonan vortumon pri la longeta tekstoparto membronombra, kiu tenas la ideon ke trompi pri statistikoj povas esti malgranda kulpo se ne farita por persona riĉiĝo sed por ĝenerala bono de movado, sed tamen poste rajtas priskribiĝi por fine relativigi la trompon. Kaj se ne aperos ankoraŭ aliaj prokuroroj por aŭ kontraŭ Lapenna, kiuj postulas konkretajn ŝanĝojn en la teksto, tiam la negativa ŝablona averto forpreniĝu! ThomasPusch (diskuto) 19:32, 20 jan. 2023 (UTC)Reply

Lapennismo redakti

Kion tio signifas? kaj tiel tiu rilatas al la La Gazeto? Sj1mor (diskuto) 08:08, 1 feb. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ivo Lapenna".