Diskuto:Jože Plečnik

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by ThomasPusch in topic Kial 'Labako' kaj ne Ljubljano?

Kial 'Labako' kaj ne Ljubljano? redakti

Neniu plu uzas la nomon Labako, ĉu? Ĉu mi rajtas ŝanĝi ĉiujn menciojn al Ljubljano? Yves Nevelsteen (diskuto) 18:46, 20 jul. 2022 (UTC)Reply

@Yvesn: Tute prava demando! Ke Ljubljano (ekzemple laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV, eldono de 2020, reta versio) estas kutima esperantlingva nomo de la urbo, pri tio atestas multaj vortaroj, i.a. la ampleksa PIV, mencioj en la e-lingva literaturo kaj gazetaro. Ke Labako estus kutima alternativa esperantlingva nomo de la urbo, pri tio komplete mankas fontoj kaj referencoj ĉi tie. Certe eblus trovi referencon pri la latina nomo "Labacum", ankaŭ tio ankoraŭ mankas ĉi tie, sed latina nomo ankoraŭ ne signifas, ke oni povus simple transformi ĝin al esperanta formo kaj inventi novan "oficialan" e-lingvan formon. Mi nun forprenis multajn menciojn de la supozeble fantazia formo "Labako", lasis provizore nur kelkajn, sed precipe notis fortan dubon pri la senfonta aserto de dua, alternativa e-lingva nomo en la paĝo Ljubljano, kien iu ankaŭ enŝtelis la ekzotikan formon, sendube baze de la latina formo, sed latina formo ankoraŭ ne aŭtomate konsistigas esperantan! ThomasPusch (diskuto) 04:14, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

PS: eĉ en frazeroj kiel "... en la urbocentro labaka keil ankaŭ la dizajno de la enurba lumigado ..." ne klaras kie finiĝas esperantlingvaj vortoj kaj kie komenciĝas fremdlingvaj. Kaj mi supozas ke tie devus ie esti komo, por dividi la frazon en du sencaj partoj. ThomasPusch (diskuto) 04:38, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply
PPS: ... kaj estas pliaj teknikaj eraroj, ekzemple la frazo "vojaĝoj Romon kaj Parizon krome tre influis lian postan arĥitekturan stilon". Interna ligilo Romo-n almenaŭ funkcias, ligilo "Parizon" ne, sed stile dubindas uzo de la gramatike ĝusta, sed stile nur en la 19-a jarcento uzita akuzativa variaĵo al "vojaĝoj al Romo kaj Parizo krome tre influis lian postan arĥitekturan stilon". Mi nun hastas for de la komputilo, kaj ne povas garantii ke mi trovis ĉiujn eblajn misojn. ThomasPusch (diskuto) 04:45, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Jože Plečnik".