Diskuto:Jogajlidoj

Daŭre validas la origina argumento: Ĉar la dinastio devenas de la litovo Jogajlo kaj estas liaj idoj, havas sencon nomi ĉi-paĝon laŭ la esperanta nomo, ne laŭ la pola kaj internacie uziĝinta neologismo (kiu kompreneble daŭre menciiĝos en la teksto kaj estu religilo). Tio aktualas nun, kiam kreindas paralela vikipedia kategorio "Jogajlidoj".

ThomasPusch 14:50, 13. Sep 2008 (UTC)

Jes, ankaŭ laŭ mi la originaj nomoj estas pli bonaj. Tial Jogajlo kaj Jogajlidoj, ne Jagelono(j). --Lohengrin 09:15, 24. Dec 2008 (UTC)

La aldono de la granda informkesto "Historio de Ĉeĥio" dekstre kreas grandegan blankan truon en la teksto, kiu kompare multe pli mallongas ol la informkesto, kaj la navigilo "Antaŭe: Granddukoj de Litovio Poste:" komenciĝas nur post fino de la dekstra informkesto. Ja ĝustas ke la Jogajlidoj ekregis ne nur en Litovio, Pollando, Hungario kaj Kroatio, sed fine en 1471 ankaŭ en Bohemio, parto de la nuna Ĉeĥio. Sed la informkesto kompare amase elstarigas la titolecon Historio de Ĉeĥio, dum - se informkesto - pli bonus unuavide mencio pri la historio de Litovio kaj Pollando, poste de Hungario kaj Kroatio, kaj triarange de Bohemio. Mi pensas ke pravigeblas elpreno de la informkesto, kaj por solvi la enpaĝigan problemon de la granda blanka truo tekstomeze, kaj pro la dubinda elstarigo de nur la historio de la nuna ŝtato Ĉeĥio ĉi-tie.... ThomasPusch (diskuto) 10:45, 3 Sep. 2012 (UTC)

PS: Se la informkesto "Historio de Ĉeĥio" estus faldebla kaj malfaldebla, eblus faldite meti ĝin en la alineon "Reĝoj de Bohemio", kaj ebligi malfaldon al interesatoj... Tio estus eleganta elturniĝo. TP

Saluton, Thomas. La menciita informkesto nun estas faldebla. Mi nur aldonis la parametron faldebla, kiu estas nedeviga. --Tlustulimu (diskuto) 11:03, 3 Sep. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Jogajlidoj".