Diskuto:Kaŝpafisto

Majstropafisto estas laŭ PIV Snajpero. Petro@diskkont 19:24, 30. Dec 2007 (UTC)

Laŭ Hu-Ea mezvortaro, germana elŝutebla reta vortaro, temas pri majstropafisto. Mi havas PIV de 1987 kaj tiu ne entenas la vorton. Narvalo 19:32, 30. Dec 2007 (UTC)

En PIV 2005 ĝi estas. Alie mi ne estus alinominta ĝin. Petro@diskkont 19:41, 30. Dec 2007 (UTC)
Intervikoj parolas ankaŭ pri snajper.... Krome, ekzistas ankaŭ vorto tiraljoro por tiu ĉi soldato. Petro@diskkont 20:42, 30. Dec 2007 (UTC)
Ĉiuj pafistoj devas majstri sian pafilon, kaj ne ĉiuj estas snajperoj. Petro@diskkont 21:04, 30. Dec 2007 (UTC)


Nu, ŝajnas ke ĉiu nova eldono de PIV alportas superfluajn vortojn, dum bazajn vortojn ne klarigas, entenas. La esprimo devas resti kiel alidirektilo. Narvalo 21:10, 30. Dec 2007 (UTC)

Mi konsentas. Snajpero estas tute superflua, sentaŭga radiko kaj ankaŭ, tute angla. La Vikipedioj por aliaj lingvoj uzas ian kunmetaĵon. Kial Esperanto uzas tian malinternacian vorton? Mi proponas, ke ni sanĝu la nomon de ĉi artikolo al Kaŝpafisto. Krome, snajpero estas fuŝvorto--ĉu ero de snajpo? Almenaŭ sanĝu la nomon al snajpisto---tiel snajpi. Kraŭs (diskuto) 03:01, 21 Mar. 2012 (UTC)

Kiel oni tre rapide lernas, sniper venas de snipe, jen galinago, speco de birdo, kiu tre neatendate reagas, flugas zig-zage kaj estas pro tio, malbone ĉasebla. Do la birdnomo kondukis al nomo por tre lerta ĉasisto, eĉ tiom lerta, ke li povas sukcese paftrafi snipe-ojn. El sniper en la posta militista siginfo venas, pluderive, la Angla verbo to snipe, nun eĉ pli fore de la galinago.

En diversaj lingvoj oni ekuzis fakte la Anglan militistan sniper, sed neniu alprenis ankaŭ la verbon. Do pivo ne plene malpravis akceptante nur la substantivon snajpero, sed ne la verbon snajpi, el kiu oni povus plu fari snajpisto.

La evidenta tre baza demando estas, ĉu oni entute bezonas la terminon snajpero, ĉar ankaŭ laŭ mia opinio kaŝpafisto kaj gvatpafisto ambaŭ sufiĉe bone trafas la ideon.

Aliflanke, la onidire Zamenhofa vorto tiraljoro estas plene freneza.

Sed ĉio ĉi estas tipa por la situacio de Esperanto. Sen popolo nenio povas populariĝi sufiĉe por decidi pri la ĝenerala envortariginda termino. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:09, 22 Mar. 2012 (UTC)

Neniel mi konsentas kun la nuna artikoltitolo. Kraŭs pravas: la vorto "snajpero" internacie nekompreneblas, eĉ se multaj neanglaj lingvoj iom post iom prenis ĝin en vortarojn siajn. Ĝenerale tiaj neologismoj min ĉagrenas ĉar ili rekte malhelpas la ĉefan, unuan zamenhofan celon de facile lernebla lingvo. Forte mi proponas la anstataŭon "kaŝpafisto" aŭ eĉ "precizpafisto" (la malantaŭa estas pli longa, sed samtempe pli preciza). Tempodivalse (diskuto) 03:38, 23 Mar. 2012 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas ke ni uzu la titolon "kaŝpafisto". Ĉar jam multaj esprimis tiun opinion, mi nun efektivigas la titolŝanĝon. Marcos (diskuto) 14:28, 11 Apr. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kaŝpafisto".