Diskuto:Kara Junula Nescio
Ĉu iu scias, el kiu lando estas tiu bando? --- Fernando Maia Jr. 22:39, 29. Nov 2007 (UTC)
Menciindeco redakti
En la artikolo estas neniu fonto, kiu montrus menciindecon. Rpida reta serĉado montrsa nur rezultojn de vikioj kaj faritaj surbaze de Vikipedio (kiel elektronika libro kreita de Vikipedio). Mi ne vidas sufiĉan nivelon de menciindeco. --KuboF (diskuto) 11:36, 8 dec. 2016 (UTC)
La sola uzebla indiko en la teksto estas ke temas pri duopo el nekonatulo kaj Alexandre Raymond, sed en la paĝeto pri Alexandre Raymond eĉ ne estas mencio pri duopo de tiu nomo. Mi proponas meti duonfrazon pri la duopo al la teksteto pri li, kaj vere forigi la artikolon pro nemenciindeco: se eĉ ne klaras, de kiam ĝis kiam koncertis la du homoj, sed ke ĉiukaze ne plu, kaj ke temu pri "kaprazula muziko", sen ke estas ajna klarigo kio estu tio, tiam vere ne sufiĉas por artikolo. ThomasPusch (diskuto) 11:04, 3 feb. 2017 (UTC)
- PS: Bona kompromiso estas alidirektigi tiun ĉi paĝotitolon al la paĝo Alexandre Raymond, tiam la antaŭa enhavo restas rigardebla kaj se iam iu havas pli da informoj, eblas vastigi la tekston kaj eble levi ĝin al nivelo de menciindeco. ThomasPusch (diskuto) 11:07, 3 feb. 2017 (UTC)