Saluton, karaj! Eble ni devus lasi kargon kiel meman ĉefan artikolon. Jes, kargo estas sinonimo de ŝarĝo, tamen dum ŝarĝo signifas ia ajn pezaĵon portotan, kargo signifas varon portotan de veturilo (ŝipo, trajno, kaminono). Pro tio, oni povas diri kargoŝipo, kargaŭto kaj ankaŭ ŝarĝoŝipo, ŝarĝaŭto, sed ne kargobesto (nur ŝarĝobesto).

Nu, tio evidente estas difino de vortaroj, kaj kargo estas tute ne oficiala vorto. Oni iam aldonis ĝin al la internacia lingvo kaj jen ĝi estas, eble iom senutila, certe tro specifigita, sed verdire, kiel la plimulto da novaj vortoj, ne danĝera. Kiam mi vidas tiajn vortojn, kiaj "operacon", "kargon", mulfoje kun referencoj nur de Monato en Revo, mi scivolemas, kiam kaj de kiu ilin estas unuafoje uzitaj. Ĉu tio nur por krei vorton kun specifan signifon? Tamen kiom utila? Se en multege da lingvoj "operation" ks. signifas militan agadon krom aliajn signifojn de "operacio" mem, kial krei "operacon" nur por dismembrigi jam oficialan vorton? Multaj vortoj en Esperanto ŝajnas senutilan esperantigon. La esperantigo de "generic" (kuracilo) estus pli utila ol tiuj kargo, operaco. Tamen kiel mi diris antaŭe, tio ne estas tiom danĝera; oni nur ne rajtas diri, ke e-istoj ne uzu ŝarĝon kiel kargon aŭ operacion kiel operacon.

Ĉiel mi opinias, ke ni lasu kargon, por ke ĝi temu nur pri varoj portotaj en veturilo kaj metu en ŝarĝon respondan ligilon por tiu specifa signifo de ŝarĝo. Cetere, nur pro kuriozeco, la bazformo de ŝarĝ- estas verba (ŝarĝ/i), dum tiu de karg- estas substantiva (karg/o). -- Fernando Maia Jr. 09:04, 12. Dec 2007 (UTC)

Mi pensas ke la vorto "kargo" estas tute malutila aldonaĵo al nia lingvo; oni simple diru "ŝarĝo". Maksimume estu alidirektilo al "ŝarĝo" de ĉi tiu paĝo, sed certe ne aparta artikolo.
Mi fakte opinias, ke tiaj malutilaj novradikoj ("neologismoj") ja povas esti danĝeraj: Ili malfaciligas nian lingvon. Jam nun oni devas koni vortojn kiel "olda", "pediatrio", "aŭtodidakto", "timida", "kurta", "frida", "bagaĝo", "kardiologio" ktp por aserti ke oni bone regas nian lingvon, kvankam tiuj vortoj tute ne utilas: oni povas uzi anstataŭe la multe pli taŭgajn, facilajn kaj esperantecajn esprimojn "maljuna", "infanmedicino", "memlerninto", "timema" (aŭ "sinĝenema"), "mallonga", "malvarma", "pakaĵo" kaj "kormedicino". Se ni tiom malfaciligas nian lingvon per troaj novradikoj, ni perdas ĉiujn argumentojn favorajn al Esperanto. Do ni iom kontraŭu la troigitan nov-enkondukon de radikoj. Unu paŝo en tiun direkton estas evito de la tute ne utila radiko "kargo" (kiu bonŝance ankoraŭ ne enradikiĝis) en la Vikipedio. Marcos 18:21, 8. Jan 2008 (UTC)
Saluton, Marcos! Viaj vortoj certe ne malpravas, kara amiko. La "sistemo" esperanta vere permesas, ke la lingvo vivu per si, t.e., vivu nur per esperanteca vortfarado. La aldono de certaj novaj vortoj tamen oni ne povas diri kontraŭesperanta (mi ne dirvolas, ke tion vi diris), ĉar Esperanto havas certan moron pri certajn vortojn. Ekz-e la vorto "zoologio" estas fundamenta. Ĉu ni ne povus uzi "bestscienco'n"? Certe estus diskuto pri tio! Unuj dirus, ke "bestscienco" estas sencampleksa, ne trafa; aliaj, ke tiu sencamplekseco ne malpermesus uzi la vorton por signifigi "zoologio'n". Tiel estas la lingva kampo. Vi parolis pri facileco, tiu estas bona argumento. Tamen aliaj povas paroli pri esperantiga moro aŭ trafeco/ĝusteco. Se la Fundamento havas zoologio'n, kial ne esperantigi geologio'n, biologio'n, kardiologio'n? La ekzisto de la falsaj radikoj "geo-", "bio-" kaj "zoo-" ne estas en malharmonio kun la fundamentaj "ter-", "viv-" kaj "best-". Do kardio- ne malharmonias kun kor-. Se Zamenhof uzis psikiatrio'n (anstataŭ iu mensmedicino), kial ne uzi pediatrio'n? Tiu uzado ne estas kontraŭesperanta (denove mi ne dirvolas, ke tion vi diris), ĉar ĝi sekvas certan esperantan moron. Scienco-nomoj kaj aliaj studkampoj ofte estas esperantigitaj, kaj tio kreis moron. Tio okazis, tial ĉar ke la esperantigo emas esti pli trafa. Ekz-e pediatrio traktas ne simple pri ifanmedicino, sed ankaŭ pri infanpsikologio/psikiatrio. Al la fakuloj de tiuj kampoj povus ne plaĉi la nomo infanmedicino pro ties malĝusteco, ĉar ĝi povas forigi la sencon psikologio/psikiatrio. Ni, okcidentanoj, emas ŝati la peresperanta Esperanto, multfoje por montri al la orientanoj kiom facila estas la lingvo. Tamen la ĉinoj estas inter tiuj, kiuj pli uzas "okcidentismojn" en siaj esperantigoj (vidu la freŝan Grandan Vortaron Ĉina-Esperanto). Eble la peresperanta Esperanto estas eĉ pli proksima al la germana, kiu samkiel Esperanto, havas tiu duobla eco vivi per si kaj per enlingvigo de novaj vortoj (tion vi komprenas pli bone ol mi). Nu, kara Marcos, tiu longa babilaĵo mia estas nur amika kaj malgrava konversacio. La grava aspekto de tiu diskuto estas pri "kargo". Mi ne kontraŭas, ke "kargo" povas esti alidirektilo, tamen malgraŭ tio, ke la vorto ne plaĉas al mi aŭ al vi, tio ne rajtigas Vikipedion kaŝi la vorton aŭ gvidi la moron. La vorto - bedaŭrinde aŭ ne - ekzistas kaj estas iom uzata (ĉiam la modernisma Monato!). Do, se ni forviŝas la artikolon "kargo", ni almenaŭ devos iel diskuti pri la vorto (en aparta sekcio evidente). Mi tamen ankoraŭ ne timas kargo'n kaj eĉ uzus ĝin por skribi artikolon nur pri la veturigo de varoj tra la moderna mondo. Feliĉan novjaron, Marcos! -- Fernando Maia Jr. 16:58, 9. Jan 2008 (UTC)
Ho, jes, pri aliaj vortoj cititaj de vi, kiel "olda" k.s., bona esperantisto ne bezonas koni ilin por regi la lingvon; male bona esperantisto eĉ evitas ilin, ĉar ili klare ne estas ĉiutagaj vortoj. Evidente komencantoj ne tuj rimarkas tion, do bonaj vortaroj devas tion ĉiam indiki. Tiuj vortoj estas poeziaj kaj uzu ilin nur la artistoj. Ekz-e la libro "La oldulo kaj la maro" aŭ la muzikaĵo "Olda temo" ŝajne dankis la ekzistadon de tia vorto pro ties speciala konsisteco kaj tiam taŭga metriko. :-) -- Fernando Maia Jr. 17:15, 9. Jan 2008 (UTC)
Mi kompreneble kosentas, ke nia artikolo pri "ŝarĝo" povas enhavi sekcion aŭ alineon pri la vorto "kargo". Sed tie ni menciu ankaŭ, ke tiu vorto estas apenaŭ uzata neologismo. Marcos 16:21, 10. Jan 2008 (UTC)

Komencu diskuton pri Kargo

Komencu diskuton
Reiri al la paĝo "Kargo".