Laŭ NPIV, la nomo de la regiono estas Manĉo, sen artikolo. Konservi ĝin estas nepravigebla hispanismo. Same "de" anstataŭ "el". - jc

Kial streketo inter Don kaj Kiĥoto? Gunnar Gällmo 5. Jul 2005 15:46 (UTC)

Vidu ĉe Esperantigo de vortoj el hispana fonto. La vorto "*Don" ne ekzistas memstare en esperanto; same pri "*Los", "*San" aŭ "*Buenos"; tial oni ligas ilin per streketo, konsistigante du-elementajn sed praktike unuvortajn tutaĵojn: Los-Anĝeleso, San-Joseo. Oni povus skribi ilin unuelemente, sed duelementeco (kaj do streketo) igas ilin pli facile rekoneblaj. - jc


Kaj la vera nomo laŭhistorie devus esti Don-Kiŝoto!!!! (el Quixote!) --Sensubskribe enlasis 89.98.207.69 (08:47, 27. Apr 2007)

Interesa komento! Mi ŝatus ekscii la atestan fonton. Tamen ŝajnas al mi pli grava(j) por Esperanto la prononco(j) en la nuntempa hispana, kaj en aliaj mondaj (aŭ literaturaj) lingvoj nuntempe parolataj. Amike, Bill O'Ryan 17:40, 27. Apr 2007 (UTC)

Mi ne kredas, ke oni prononcis la "x" kiel ŝ iam. --Hans 23:01, 10. Okt 2010 (UTC)

Kial estas du apartaj artikoloj: Don-Kiĥoto el Manĉo kaj Don Kiĥoto el Manĉo??? --Lohengrin 20:40, 20. Jul 2007 (UTC)

Bona demando! Ili verŝajne estas perfekte samaj. Supozeble iu deziris korekti la titolon kaj ne scipovis fini la korekton. Mi metos la demandon, kiun titolon konservi en Vikipedio:Diskutejo, ĉar ne temas pri urbonomo, sed jes pri respekto-titolo de homo, kion oni ne emas konsideri kiel parton de nomo. Bill O'Ryan 21:46, 20. Jul 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kiĥoto".