La germana urbo Koblenz havas pli ol 100 000 loĝantojn kaj estas grava regiona centro, la svisa vilaĝo Koblenz AG havas signife malpli ol 2000 anojn... Tial - ĉu en esperantlingva ĉu alilingva publikaĵo - estas multe pli granda ŝanco ke celiĝas la urbo ol la vilaĝo. Nun ligiloj pri la germana urbo el aliaj vikipediaj artikoloj grandkvante gvidas al la apartiga paĝo "Koblenz", anstataŭ al la celata artikolo. Tio facile eviteblas: La apartigilo simple nomiĝu Koblenz (apartigilo) respektive Koblenco (apartigilo), la titolo "Koblenz" alidirektigu al la teksto "Koblenco" pri la germana urbo kaj la titolo "Koblenz AG" alidirektigu al la teksto "Koblenco AG" pri la svisa vilaĝo. Ĉu la artikoloj mem nomiĝu "Koblenco.." aŭ "Koblenz.." ne aparte gravas, nur ke la alidirektigoj funkciu; eblas lasi la nunan preferon de e-lingva nomformo. Mi aranĝos la titolojn tiel. --ThomasPusch (diskuto) 21:19, 27 Feb. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Koblenco".