Diskuto:Kontinua kurento

Tiu ĉi speco de kurento estas kontinua kurento, ne konstanta. Jujijo 14:35, 10. Maj 2010 (UTC)

Ĉu kontinua aŭ konstanta kurento? redakti

Karaj, mi enkondukis la esprimon "konstanta kurento" (anstataŭ la antaŭan "kontinua kurento") laŭ indiko de ReVo, kiu nomas tiun ĉi lastan formon "tute maltrafa kaj misgvida" pro tio, ke ankaŭ alterna kurento povas esti konstanta. Se iu kontraŭas la ŝanĝon, bonvolu ekdiskuti ĉi tie. Amike, --WinstonSmith 14:36, 10. Maj 2010 (UTC)

Ĝi povas esti konstanta. Sed kurento estas kontinua kaj alterna. Nur Vikipedio estas malkonstanta. Jujijo 14:38, 10. Maj 2010 (UTC)

PIV subtenas "kontinua", dum ReVo subtenas "konstanta". Do ne eblas flankenĵeti la aferon per simpla spritaĵo pri Vikipedio. :-) Efektive, "kontinua" signifas "seninterrompa", kaj ankaŭ alterna kurento povas esti seninterrompa, do la vorto ne ŝajnas esti la plej taŭga por diferencigi inter la du. Amike, --WinstonSmith 14:43, 10. Maj 2010 (UTC)

Seninterrompaj ili estas ĝis tiu tempo, kiam iu malŝaltos ŝaltilon kaj jen - la kurento ĉesas esti en la dratoj. Jujijo 15:03, 10. Maj 2010 (UTC)

Kio kondukas al la fakto, ke kontinua kurento ĉiam estas nekontinua. --WinstonSmith 16:00, 10. Maj 2010 (UTC)

Necesas krei do du vikipediojn. Unu por pivistoj kaj la alian por revistoj. Jujijo 17:29, 10. Maj 2010 (UTC)

La tuta artikolo estas iom enigma, ĉar ĝi malbone difinas la terminon. Se kurento (fluo de elektro) estas konstanta, t.e. ĝi tute ne ŝanĝiĝas, oni ja povas nomi ĝin konstanta. Verŝajne, konjektante el la ligitaj alilingvaj artikoloj, oni tamen celas tion, kio estas angle "direct current" kaj germane "Gleichstrom". Tio estas kurento unudirekta, ne nepre konstanta. Kaj la plej bona termino estas rekta kurento, ĉar rekta signifas kiu ne ŝanĝas sian direkton. Tio aperas ankaŭ ĉi tie en Vikipedio, sed bedaŭrinde nur kiel redirektilo. Ankaŭ Reta Vortaro havas tiun terminon, vidu http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kurent.html#kurent.rekta0o La artikolo Elektra kurento havas ĝustajn terminojn. --Surfo 17:54, 10. Maj 2010 (UTC)

Laŭ la terminaro citita en la fino de la artikolo rekta kurento havas tute alian signifon (elekro rekte produktita sen rektifado, ekzemple per sunĉeloj). Sed por esti kohere kun la artikolo nun, mi anstataŭis la termon "konstanta tensio" per "kontinua tensio". Se oni rigardus la anglan wikipedia-n, oni vidus ke rekta kurento (direct current) povas signifi unidirektan kurenton (ekzemple rektifita kurento), estas kial mi aludis ĉi-tiun termon, kiun neniu kontestos. Laŭ mia Plena Vortaro de SAT, kontinua kurento estas "kurento fluanta en la saman direkton KAJ kies intenso restas konstanta". Laŭ mi komprenis estas la temo de la artikolo, ĉu ne?DidCORN 17:14, 11 majo 2010 (UTC)

Jes, temas pri tio. Rilate la difinon kiun vi mencias, laŭ mia kompreno se la kurentintenso estas konstanta tio jam signifas, ke ĝi estas unudirekta. Aliokaze eblus ĉikani, ke loko kies temperaturo ŝanĝigas de 10 °C al -10 °C ĝuas konstantan temperaturon. :-)
Pli seriozeme: ĉu fakaj vortaroj preferas la vorton 'konstanta' aŭ 'kontinua'? Bedaŭrinde mi posedas neniun. Amike, --WinstonSmith 18:27, 11. Maj 2010 (UTC)
La termino "kontinua kurento" aperas ankaŭ en la libro "Esperanta terminaro de fiziko, Esperanto-japana-angla", sur paĝo 94. Do ni povas uzi tion. Krome simila formo kontinukurento ekzistas en la vortareto "Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Esperanto-Deutsch", sur la paĝoj 52 kaj 189. Amike --Tlustulimu 18:41, 11. Maj 2010 (UTC)
Pli bone estus Nevaria Kurento

(konstanta ne ĝustas, altern-kurento povas daŭri konstante ! kontinua signifas nur, ke ĝi ne estas interrompata. Nevaria, esprimas pli taŭge kaj kerne la karakteron de tiu speco de kurento)

Dominik Bertrand uzas tiun terminon en sia revuo Globusoj. Eliott

Reiri al la paĝo "Kontinua kurento".